Buhen estis antikvegipta setlejo, situinte sur la okcidenta bordo de la Nilo sube de (al la nordo de) ties dua katarakto, kiu nun situas en la Norda Stato, Sudano. Sur la orienta bordo, trans la rivero, situis la antikva setlejo Ŭadi Halfa.

Buhen
fortreso • arkeologia loko [+]
Koordinatoj21° 55′ 0″ N, 31° 17′ 0″ O (mapo)21.9166666731.28333333Koordinatoj: 21° 55′ 0″ N, 31° 17′ 0″ O (mapo)

Buhen (Egiptio)
Buhen (Egiptio)
DEC
Buhen
Buhen

Map
Buhen
Vikimedia Komunejo:  Buhen [+]
vdr

Malnova Imperio redakti

 
La Horus-templo de Buhen en la Sudana Nacia Muzeo

En la Malnova Imperio (ĉ. 2686–2181 aK.) ĝi estis malgranda komerca ejo en Nubio, kiu estis uzata ankaŭ por kupra laboro. La setlejo eble estis fondita dum rego de de Snofru (kvara dinastio). Tamen, ekzistas pruvo por la pli frua okupado de Buhen, el la dua dinastio.

Arĥeologia esploro en 1962 malkaŝis, kio estis priskribita kiel antikva kupra 'fabriko'. Murskribaĵoj kaj aliaj enskribitaj aĵoj el la ejo montras, ke egiptujanoj vivis tie ĉ. 200 jarojn, ĝis la malfrua 5-a dinastio, kiam ili estis probable forpelitaj pro enmigrado el la sudo.

Fortikaĵo redakti

Buhen estas konata pro ties granda fortikaĵo, probable konstruita dum la regno de Sesostri la 3-a en ĉ. 1860 aK. (12-a dinastio).

Sesostri la 3-a kondukis kvar militirojn kontraŭ Regno de Kuŝ kaj establis serion de fortikaĵoj ene de signa distanco; Buhen estis plejnorda el tiuj. La pluaj fortikaĵoj apud la riverbordo estis Mirgissa, Ŝalfak, Uronarti, Askut, Dabenarti, Semna, and Kumma. La kuŝanoj okupis Buhen dum la 13-a dinastio kaj posedis ĝin ĝis Ahmoso la 1-a reokupis ĝin ĉe komenco de la 18-a dinastio. Ĝin atakis kaj okupis indiĝenaj fortoj ĉe fino de la 20-a dinastio.

La fortikaĵo mem etendiĝis 150 m apud la okcidenta riverbordo de la Nilo. Ĝi okupis 13000 m2, kaj havis ene de ties muroj urbeton planitan en krada sistemo. Ĉe ties pinto, ĝi probable havis la loĝantaron de ĉ. 3500 personoj. La fortikaĵo do enhavis administradon de la tuta fortifikigita regiono de la dua katarakto. La fortikaĵo enhavis fosaĵon kun profundo de tri metroj, levpontojn, bastionojn, murapogilojn, remparojn, krenelojn, embrazurojn kaj katapulton. La muroj de la fortikaĵo estis ĉ. 5 m dikaj kaj 10 m altaj.

La fortikaĵo ĉe Buhen estas nun subakva en la Naserlago, kiel rezulto de la konstruado de la Asuana Baraĵo en 1964. Antaŭ ol la ejo estis kovrita per akvo, ĝi estis esplorita de grupo gvidita de Walter Bryan Emery.

Buhen havis templon de Horuso konstruitan de Hatŝepsut, kiu estis movita al la Nacia Muzeo de Sudano en Kartumo, antaŭ la inundigo per Naserlago.