Buĥara Popola Soveta Respubliko

La Buĥara Popola Soveta Respubliko (ruse Бухарская Народная Советская Республика) estis la ŝtato estiĝinta post la okupado de Buĥaro flanke de la Ruĝa Armeo de Rusio la 2-an de septembro 1920, kaj la respubliko proklamiĝis la 14-an de septembro samjare. Ĝi ekzistis nur kelkajn jarojn; en 1924 ĝi estis aligita al la Uzbeka SSR[1][2][3][4].

Buĥara Popola Soveta Respubliko
8-a de oktobro 1920 – 27-a de oktobro 1924

historia lando • ŝtatopopolrespubliko
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La areo de la Buĥara Respubliko estis 182,193 kvadrataj kilometroj, kun pli ol 2,2 milionoj da loĝantoj. Ĝi estis loĝata de diversaj etnoj kiel taĝikoj, uzbekoj kaj turkmenoj. Ĝi havis limojn kun la SSR de Turkestano, la Ĥorezma SSR kaj Afganio. Ĝia ĉefurbo estis Buĥaro[5].

Referencoj redakti

  1. Путь Бухары и Хивы к социализму (История Бухарской и Хорезмской народных советских республик), М., 1967 ruse
  2. Победа Советской власти в Средней Азии и Казахстане, Таш., 1967, с. 635—719 ruse
  3. Ишанов А. И. Бухарская Народная Советская Республика. Ташкент, 1969 (библ. с. 381-390) ruse
  4. Hayit, Baymirza. Basmatschi. Nationaler Kampf Turkestans in den Jahren 1917 bis 1934. Köln, Dreisam-Verlag, 1993 germane
  5. Атлас СССР 1928 г. Раздел Узбекская Социалистическая Советская Республика ruse