Bukareŝta universitato
Bukareŝta universitato (latine: Universitas studiorum Bucurestiensis; rumane: Universitatea din București, mallongigite konata Unibuc) estas universitato en Bukareŝto, Rumanio, kiu fondiĝis en 1694 fare de Constantin Brâncoveanu kiel Akademio de Sankta Sava kun instruado pri teologio kaj filozofio komence en la greka lingvo. Rektoras en 2022 profesoro Marian Preda.[1]
Historio
redaktiAlexandru Vodă Ipsilanti pliampleksigis la oferton en 1776 per ofertoj en la lingvoj latina, franca kaj itala. En la 19-a jarcento alvenis fakultatoj pri medicino, famarcio, jursciencoj, natursciencoj kaj literaturo.
Nuntempe ĝi estas ŝtata havante pli ol 30 miloj da studentoj, ne tute 1500 profesorojn kaj 19 fakultatojn. La ĉefa ejo troviĝas ĉe Piața Universității en la urbocentro. Ĝi krome membras ĉe Asocio de balkanaj universitatoj.[2]
Fakultatoj
redakti- fakultato pri administradoscienco kaj mastrumado
- fakultato pri baptisma teologio
- fakultato pri biologio
- fakultato pri filozofio
- fakultato pri fiziko
- fakultato pri fremdaj lingvoj kaj literaturo
- fakultato pri geografio
- fakultato pri geologio kaj geofiziko
- fakultato pri ĥemio
- fakultato pri historio
- fakultato pri ĵurnalismo kaj komunikada scienco
- fakultato pri jurscienco
- fakultato pri katolika teologio
- fakultato pri literaturo
- fakultato pri matematiko kaj informadiko
- fakultato pri ortodoksisma teologio
- fakultato pri politika scienco
- fakultato pri psikologio kaj pedagogiko
- fakultato pri socia scienco
Konataj studintoj (elekto)
redakti- Arben Ahmetaj (* 1969), albanischer politikisto kaj ministro
- Lucian Boia (* 1944), rumana historiisto
- Leonid Dimov (1926–1987), rumana verkisto
- Jenő Farkas (tradukisto), (1944-)
- Eugène Ionesco (1909–1994), rumana-franca dramisto
- Ferenc Kalmár, hungara elektrinĝeniero
- Levente Kiss, hungara biologo
- Gábor Lükő, hungara etnografo
- Ioan Moisin (1947–2017), rumana inventisto, politikisto kaj publicisto
- Mihai Nadin (* 1938), rumana informadikisto
- Vasile Pârvan (1882–1927), rumana historiisto, arĥeologo, epigrafiisto kaj eseisto
- Andrei Pippidi (* 1948), rumana historiisto
- Georgi Stranski (1847–1904), bulgara politikisto kaj ministro
- Tibor Toró T., rumania hungara politikisto
- Bálint Tóth, rumania hungara matematikisto
- Dan Voiculescu (* 1949), rumana-usona matematikisto
- Dan Adrian Bălănescu (* 1974), rumana diplomato