Bukittinggi (indonezie Kota Bukittinggi) estas urbego en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Okcidenta Sumatro. La urbego konsistas el tri distriktoj.

Bukittinggi
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Devizo: Saayun Salangkah
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113 326  (2015) [+]
Loĝdenso 4 490 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 19′ S, 100° 23′ O (mapo)-0.30972222222222100.37527777778Koordinatoj: 0° 19′ S, 100° 23′ O (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 25,24 km² (2 524 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Bukittinggi (Sumatra)
Bukittinggi (Sumatra)
DEC
Bukittinggi
Bukittinggi
Situo de Bukittinggi
Bukittinggi (Indonezio)
Bukittinggi (Indonezio)
DEC
Bukittinggi
Bukittinggi
Situo de Bukittinggi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bukittinggi [+]
vdr
Panoramo en Bukittinggi

Geografio redakti

Bukittinggi situas ĉirkaŭ mezo de la insulo sur altebenaĵo laŭ rivero proksime de la vulkanoj Monto Singgalang (neaktiva) kaj Monto Marapi (daŭre aktiva). Pajakumbuh troviĝas 31, provinca ĉefurbo Padango 72, alia provinca ĉefurbo Pekanbaru 152, Batam 438, Medano 472, Palembang 572, Banda Aceh 859, ĉefurbo Ĝakarto 970, Bandungo 1089, Semarang 1340, Jogjakarto 1387, Surabajo 1575, Makassar 2184 kilometrojn (aere) [1].

 
Urbodomo de Bukittinggi

Historio redakti

Dum la koloniaj tempoj la loko havis la loknomon Fort de Kock. La fortikaĵo estis nomita laŭ la tiama vicgubernatoro Hendrik Merkus de Kock. La laŭmarborda ĉefvojo estis konstruita inter 1833 kaj 1841, la fervojo al Padango inter 1891 kaj 1894. En 1856 seminario estis fondita (la unua en Sumatro). Dum la japana okupo komence tie funkciis la ĉefsidejo por la japana loka armeo. La urbo prenis novan oficialan nomon Bukittinggi en 1949,anstataŭigante sian kolonian nomon. De 1950 ĝis 1957 ĝi estis ĉefurbo de la provinco Centra Sumatro (tiam pligrandigita). En 1958 ribelo okazis, sed la indonezia registaro rekonkeris la urbon en la sama jaro.

Klimato redakti

La klimato de Bukittinggi estas klasifikita kiel ekvatora klimato, tamen pro la alteco ne regas varmego, kiel alie. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-25 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko redakti

Tra Bukittinggi trairas la laŭmarborda ĉefvojo (ĝuste tie iom for de la maro) al Padango, krome kuras vojo al interno de la insulo. La iama fervoja linio nuntempe estas nur loka trafikilo. Estas tradicia ĉevala ĉaro por turistoj.

 
Moskeo en urbocentro de Bukittinggi

Religio redakti

La loĝantaro sekvas la Islamon,sed ankaŭ kirko funkcias en Bukittinggi.

Famuloj redakti

Bukittinggi estas naskiĝloko de Mohammad Hatta.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans