Bulbo (latine bulbus) estas subtera vertikala ŝoso (tigo), kiu havas karnecajn modifiĝintajn foliojn (aŭ dikiĝintajn folibazojn) uzatajn kiel nutrajn deponorganojn ĉe kelkaj travintraj plantoj. Aliaj specoj de deponaj organoj (kiel bulbotuberoj, rizomoj, kaj tuberoj) estas malofte kaj erare rigardataj kiel bulboj.

La bulbaj bazfolioj (ĉe kies bazoj kreskas bulberoj (ekz. ajlero) ĝenerale ne kreskas al veraj folioj, sed entenas nutrajn materialojn, kiuj ebligas al la planto travivi nekonvenajn cirkonstancojn. La bazfolioj povas superkreski kaj ĉirkaŭpreni la bulban centron kiel ĉe lilioj, aŭ povas komplete ĉirkaŭpreni la internajn regionojn de la bulbo, kiel ĉe la ordinara cepo. Modifiĝintaj tigoj formas la bazon de la bulbo kaj la planto kreskas el tiu bazo. El la suba parto de la bazo elkreskas radiko kaj el la supra parto novaj tigoj kaj folioj.

Kultivataj plantoj kiuj havas verajn bulbojn:

Kelkaj epifitaj orkideoj havas bulbosimilan, subteran deponan organon, nomatan ŝajnbulbo.

En ĉiutaga parolado oni ofte diras bulbo por cepo kaj similformaj estaĵoj (supro de ortodoksa preĝejo; bulba kupolo).

En anatomio, bulbo estas pli dika ekstremaĵo de iuj organoj.

Vidu ankaŭ redakti