En matematiko kaj abstrakta algebro, bulea domajno estas aro konsistanta el akurate du eroj (duera aro) kun interpretadoj de la eroj malvero kaj vero. En matematiko kaj teoria komputiko, bulea domajno estas kutime skribata kiel {0, 1} aŭ .

La algebra strukturo kiu nature konstruiĝas sur bulea domajno estas la bulea algebro kun du eroj. La komenca objekto en la kategorio de baritaj kradoj estas bulea domajno. La spaco de Sierpiński, kiu estas certa topologia spaco kun du eroj, similas al bulea domajno.

En komputiko, bulea variablo estas variablo kiu prenas valorojn de iu bulea domajno. Iuj programlingvaj enhavas rezervitajn vortojn aŭ simbolojn por la eroj de la bulea domajno, ekzemple en Paskalo false por malvero kaj true por vero. Tamen, multaj programlingvoj ne havas la bulean datumspecon en la severa senco. En CBASIC, ekzemple, "malvero" estas prezentita per la nombro 0 kaj vero estas prezentita per la nombro 1 (en C) kaj -1 (en BASIC), kaj ĉiuj variabloj kiuj povas preni ĉi tiuj valorojn povas ankaŭ preni la aliaj nombrajn valorojn.

Bulea esprimo estas esprimo kies rezulto estas bulea valoro, kio estas, "vero" aŭ "malvero". Ekzemple, la valoro por 5 > 3 estas vero, la valoro de "kate estas birdo" estas malvero.

Vidu ankaŭ redakti