Bulgara Esperanto-Junularo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Bulgario, landa sekcio de TEJO

Bulgara Esperanto-Junularo (BEJ; bulgare: Българска есперантска младеж) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Bulgario. Ĝi fondiĝis en 1962 kaj en 1964 iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). La asocio estas la junulara sekcio de Bulgara Esperanto-Asocio kaj uzas ties centran oficejon en Sofio kiel asocia adreso. Oficiala organo de la organizaĵo estas paĝoj en la revuo Bulgara Esperantisto, kiu aperas kvarfoje jare.

Bulgara Esperanto-Junularo
Българска есперантска младеж
Emblemo de Bulgara Esperanto-Junularo
Lando  Bulgario
Fondiĝo 1962
Sidejo Sofio
vdr

De la 1960-aj ĝis 1980-aj jaroj, BEJ kompare al aliaj partoj de la Esperanto-movado estis "membroamasa asocio": Ĝi havis plurmil anojn, kiuj lernis Esperanton en granda nombro da lokaj grupoj, multaj lernejaj Esperanto-kursoj kaj parte ankaŭ en la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica apud Smoljan - aŭ per alia vortumo, Bulgara Esperanto-Asocio kadre de sia junulara sekcio havis multajn membrojn en lerneja respektive studenta aĝo. Relative granda procentaĵo de tiuj kursfinintoj ne eniris la internacian movadon, ĉar estis malfacile vojaĝi eksterlanden; tamen la internacia lingvo en tiuj jaroj estis kompare konata fenomeno en komunisma Bulgario.

BEJ-aktivuloj kun alilandaj junaj esperantistoj en programero pri la bulgara ortodoksa eklezio kadre de la IJK 1993

Bulgara Esperanto-junularo estis organizanto interalie de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1963 kaj 1993, kaj ankaŭ per siaj kompare multaj membroj en la komitato de TEJO ĉiam signife kunkontribuis al la orientiĝo de la internacia organizaĵo.

Post la politika malfermiĝo komence de la 1990-aj jaroj, la membronombro ankaŭ de BEJ malkreskis, multaj internacie aktivaj BEJ-anoj uzis siajn kontaktojn translokiĝi al okcidenta EŭropoNorda Ameriko kaj do forlasis la landon, kaj la movado plisimiliĝis al tiu de aliaj ŝtatoj en meza aŭ okcidenta Eŭropo - kun malpli multnombra, sed movade engaĝita membraro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti