Bulgara Esperanto-Teatro
Bulgara Esperanto-Teatro estis teatra grupo da elstaraj bulgaraj aktoroj fondita sub la aŭspicio de la Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) en 1958. Ĝi internacie prezentis esperantlingvajn teatraxjojn dum 23 Universalaj Kongresoj de 1959 ĝis 1997, en pluraj Internaciaj Junularaj kongresoj de TEJO kaj IFEF-kongresoj. BET partoprenis unuan fojon en nacia kongreso de BEA en 1958, en UK en 1959 kaj en IJK en 1964
De 1970 ĝis 1983 la grupo surscenigis teatraĵojn sub la gvidado de Kiril Draĵev. Dum kelkaj jaroj Anani Anev kaj Belka Beleva prezentis sub nomo AABB. En 1989 grupo da aktoroj el Teatro de la Junularo en Sofio formis la novan konsiston de BET. BET prezentiĝis per siaj spektakloj antaŭ miloj da spektantoj en dekoj da landoj. BET festis sian duonjarcentan jubileon la 16-an de oktobro 2008 en la salono de la Urba biblioteko en Sofio.
Ili diris pri BETRedakti
|
|
|
|
|
AktorojRedakti
Partoprenis en BET :
|
|
|
|
SpektaklojRedakti
Jaro | Titolo | Aŭtoro | Tradukinto | Prezentita en |
---|---|---|---|---|
1959 | Ĉasantoj de oficoj | Ivan Vazov | ||
1960 | Komedio de eraroj | Ŝekspiro | ||
1964 | Edziĝpropono | Anton Pavloviĉ Ĉeĥov | ||
1966 | Urso | Anton Pavloviĉ Ĉeĥov | ||
Dio absolvu | Elin Pelin | |||
1968 | Akridoj | Stefan Lazarov Kostov (Стефан Лазаров Костов) | ||
1970 | Virina regno | Anton Straŝimirov (Антон Страшимиров) | ||
1971 | Mandragora | Machiavelli | Kiril Draĵev | UK '71 |
Kara mensoganto | G. Kilti | Ivan Tanev | UK '71 | |
1974 | La rozoj | Aldo de Benedetti | ||
La razisto de Sevilla | Beaumarchais | |||
1975 | Servisto de du mastroj | Carlo Goldoni | ||
1976 | Lernejo de virinoj | Molière | ||
1977 | La ventmuelejo | Elin Pelin | ||
1978 | Megero | Anton Straŝimirov | ||
1979 | Amo | laŭ Paul Geraldy | ||
1982 | La mortintoj de Spoon River | Edgar Lee Masters | Vilmos Benczik | |
La lasta magnetofonbendo de Krapp | Samuel Beckett | Vilmos Benczik | ||
1983 | Malnovmoda komedio | Aleksej Arbuzov (Алексей Арбузов) | ||
Epifanio | Ŝekspiro | |||
1984 | La milionulo | Jordan Jovkov | ||
1985 | Aŭgsburga kretocirklo | laŭ Bertolt Brecht | ||
Tri virinoj en la neĝo | laŭ Erich Kästner | |||
1987 | La kaverno de Salamanca | Cervantes | UK '87 | |
Pikniko sur batalkampo | Fernando Arrabal | UK '87 | ||
1988 | Fabelo pri kalpakoj | Panĉo Panĉev (Панчо Панчев) | ||
1989 | Lanĉo | Emilija Lapenna | originalo | |
1990 | Mi ne plu konas vin | Aldo de Benedetti | ||
1992 | La gastejestrino | Carlo Goldoni | Carlo Minnaja | |
1995 | Triptiko | Giorgio Silfer | originalo | UK '96 |
Kiel Teatrofako de LF-koop | ||||
1996 | La vorta klaso | Giorgio Silfer | originalo | ILF '98 |
1997 | Espere despere (tri unuaktaj dramoj) | Sándor Szathmári, Julio Baghy, Giorgio Silfer | originaloj |