Bulgara Fervojista Sekcio

Fervojista Sekcio de Bulgara Esperantista Asocio (FSBEA), landa asocio de IFEF

Konata kiel plej frua fervojista esperantisto en Bulgario estis D. KOLEV, lerninta la lingvon 1901 en la tiama roto militista. Li kaj kelkaj kolegoj disvastigis la lingvon en pluraj stacioj. En 1922 Kolev kaj kolego S. VASILIEV eĉ estis nomumitaj de la ministerio instruistoj por la lingvo. En la internaciaj organoj aperis en 1911 la nomo Z. MANOLOV kaj en 1929 kiel bulgara asesoro (delegito) I. NIKOLOV. Kelkaj kolegoj tiam estis politike persekutataj pri siaj progresemaj ideoj.