Bulgara Olimpika Komitato
nacia Olimpika Komitato
La Bulgara Olimpika Komitato (bulgare Български олимпийски комитет) estas senprofita organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato de Bulgario kaj kiel loka reprezentanto de la Internacia Olimpika Komitato. Ĝi estis fondita la 30-an de marto 1923 (okaze de la unua partopreno de Bulgario al la Olimpikoj). La komitato provizore malaktiviĝis inter 1944 kaj 1952 kaj ekde la reaktiviĝo seninterrompe reprezentis la landon en olimpikaj institucioj, kaj la komunisman satelitoŝtaton de Sovetunio kaj la postkomunisman ŝtaton ekde 1990.
Bulgara Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
Fondodato | 1923 | |
Sidejo | Sofio, Bulgario | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (bulgare kaj tre malmulte angle)
- paĝo en la retejo de Internacia Olimpika Komitato (angle, france)