Bulhary (distrikto Lučenec)

Bulhary, hungare Bolgárom estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.

Bulhary
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 986 01 (pošta Fiľakovo)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 320  (2021) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 19° 51′ O (mapo)48.29333333333319.848055555556Koordinatoj: 48° 18′ N, 19° 51′ O (mapo) [+]
Alto 220 m [+]
Areo 9,54 km² ( 954 ha) [+]
Bulhary (Slovakio)
Bulhary (Slovakio)
DEC
Bulhary
Bulhary
Situo de Bulhary

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bulhary [+]
vdr
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bulhary
Bulhary (2013)
Bulhary situas en la plej griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas sur montodeklivo, fine de sakovojo el Fiľakovo, kiu troviĝas 4 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1435 en formo "Bolgarom". Ŝajnas, la fondintoj estis bulgaroj. Inter 1554-1594 la komunumo apartenis al la Turka Imperio, pli frue la kampoj apartenis al fortikaĵo de Fülek. En 1910 loĝis tie 327 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 287 da homoj, (242 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti