Bull Moose Jackson

Benjamin Clarence „Bull Moose“ JACKSON (naskiĝis la 22-an de aprilo 1919 en Klevlando, Ohio[1], mortis la 31-an de julio 1989 samloke) estis usona tenorsaksofonisto, kantisto kaj bandestro de svingo, bluso kaj ritmenbluso.

Bull Moose Jackson
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1919 (1919-04-22)
en Klevlando
Morto 31-an de julio 1989 (1989-07-31) (70-jaraĝa)
en Klevlando
Mortokialo pulma kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.bullmoosejackson.com
vdr

Vivo redakti

Infaneco kaj junaĝo redakti

Jackson naskiĝis en 1919 en Klevlando kaj lernis infanaĝe ludi violonon, ĉar jen kion volis liaj gepatroj. Sian kromnomon „Bull Moose“ (viralko) li ricevis, ĉar multaj amikoj diris, ke li aspektas kiel alko.[2] Kiel junulo Jackson lernis saksofonon, kiun li evidente ankaŭ pli bone regis ol violonon.

Komencoj redakti

Jackson komencis sian muzikistan karieron en ensemblo nome The Harlem Hotshots, kiam li ankoraŭ lernis ĉe mezgrada lernejo. En 1943 bandestro Lucky Millinder [1] dungis lin kiel saksofoniston. Ties muzikistoj donis al li pro sia aspekto la moknomon „Bull Moose“. Kiel anstataŭanto de Wynonie Harris li komencis kanti en spektaklo en Teksaso. Finfine Millinder konvinkis lin kontrakti en julio de 1945 pri surdiskigo kiel solisto kun la filia eldonejo de King Records, Queen Records, por surdiskigi rimenblusajn pecojn.

Sukcesoj redakti

Sian unuan sukceson en la furoraĵo-ranglisto Jackson lanĉis julion de 1948 per I Know Who Threw the Whiskey, kiu rilatis al la kanto Who Threw the Whiskey in the Well? kaj kiu estis la unua disko entute en la katalogo de Queen Records. Kiam Queen Records estis malfondita post nur 75 diskoj, li transiris al la ĉefa eldonejo King Records, kiu povis prezenti marton de 1948 lian tiean unuan furoraĵon All My Love Belongs To You. Aŭguston de 1947 li surdiskigis sian plej grandan sukcesaĵon, la komponaĵon I Love You, Yes I Do de Henry Glover, kiu atingis rangon 1 en la ritmenblusa ranglisto kaj kiu vendiĝis milionoble. Jen ankaŭ aŭdeblas la bando The Buffalo Bearcats, kiun li ĵus estis fondinta kaj kun kiu li dum la venontaj kvin jaroj faris multajn diskojn de diversaj muzikstiloj, ekzemple ankaŭ romantikajn kantojn kaj rapidajn blustitolojn. Kvankam nur sur la faco B, I Want A Bowlegged Woman atingis en1948 kvinan rangon. Ankaŭ lia plej granda ritmenblusa furoraĵo I Can't Go On Without You sin tenis majon de 1948 dum ok semajnoj sur la unua rango. En la sama jaro li prezentis ankaŭ kun Millinder en la filmo Boarding House Blues. Fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 1950-aj jaroj Jackson entreprenis multajn koncertvojaĝojn en Usono. Ekde 1951 en lia bando ludis ankaŭ kelkaj ĵazmuzikistoj, ekz. bibop-komponisto kaj -aranĝisto Tadd Dameron kiel pianisto, tenorsaksofonisto Benny Golson, la posta basisto de Jazz Messengers Jymie Merritt same kiel Johnny Coles, Frank Wess kaj Philly Joe Jones.

Malfruaj jaroj redakti

Jackson surdiskigis ankoraŭ ĝis 1955; kiam la muzikgusto ŝanĝiĝis, li pretertempe retiriĝis el la muziknegoco kaj laboris je kuiraĵlivera firmao en Vaŝingtono. En 1961 li denove surdiskigis furoraĵon per I Love You, Yes I Do ĉe la malgranda eldonejoSeven Arts.

Komence de la 1980-aj jaroj Jackson prezentis kun la ritmenblusa revivigobando The Flashcats el Pittsburgh, kiu ludis liajn titolojn, kaj surdiskigis kun ĉi tiu bando en 1985 la albumon Moosemania. Poste Jackson ankoraŭ koncertvojaĝis; en 1989 li mortis pro pulmokancero en sia hejmurbo Klevlando.

Diskoj redakti

  • The Honeydripper / Hold Me Joe (Queen 4100), aŭguston de 1945
  • Bull Moose Jackson Blues / We Ain't Got Nothing but the Blues (Queen 4102), aŭguston de 1945
  • I Know Who Threw the Whiskey (In the Well) / Bad Man Jackson That's Me (Queen 4116), februaron de 1946
  • I Love You, Yes I Do / Sneaky Pete, (King 4181), oktobron de 1947
  • All My Love Belongs to You / I Want a Bowlegged Woman (King 4198), januaron de 1948
  • I Can't Go On Without You / Fare Thee Well, Deacon Jones (King 4230), majon de 1948
  • Cleveland, Ohio Blues / I Know Who Threw the Whiskey in the Well (King 4244), julion de 1948
  • Love Me Tonight / We Can Talk Some Trash (King 4250), aŭuston de 1948
  • Don't Ask Me Why / Oh John (King 4280), marton de 1949
  • Little Girl Don't Cry / Moosey (King 4288), majon de 1949
  • Houston Texas Gal / Come Back to Me (King 4305), junion de 1949
  • Why Don't You Haul Off and Love Me / Is That All I Mean to You (King 4322), oktobron de 1949
  • Must You Go / Not Until You Came My Way (King 4335), januaron de 1950
  • A Fool in Love / Let Your Conscience Be Your Guide (King 4352), marton de 1950
  • Sometimes I Wonder / Time Alone Will Tell (King 4373), aprilon de 1950
  • Without Your Love / Have You No Mercy? (King 4422), januaron de 1951
  • Wonder When My Baby's Coming Home / Trust In Me (King 4451), aprilon de 1951
  • I'm Lucky I Have You / Cherokee Boogie (King 4472), majon de 1951
  • Nosey Joe / Sad (King 4524), marton de 1952
  • (Let Me Love You) All Night Long / Bootsie (King 4535), majon de 1952
  • There Is No Greater Love / Bearcat Blues (6. Februar 1952) (King 4551), julion de 1952
  • Big Ten Inch Record / I Needed You (King 4580), novembron de 1952
  • Meet Me With Your Black Dress On / Try to Forget Him Baby (King 4634), junion de 1953
  • I Wanna Hug Ya, Kiss Ya, Squeeze Ya / If You Ain't Lovin' You Ain't Livin' (King 4775), januaron de 1955
  • More of the Same / I Found My Love (Warwick M 575), 1960

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Tony Russell: The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai, Carlton Books Limited , 1997, ISBN 1-85868-255-X
  2. Steven C. Tracy: Going to Cincinnati (1998), p. 119; University of Illinois Press