Bullet Journal ('BuJo') estas metodo kreita de projektisto Ryder Carroll por organizi kaj plani personan laboron en kreiva maniero kaj resti bone organizita[1]. Ĝi helpas memorigi en unu solan lokon ĉion, kion oni volas fari, memori aŭ doni atenton sen uzo de cifereca stokejo, nur uzante skribilon kaj paperon. La metodo unue estis prezentita al la publiko en 2013, populariĝis kaj akiris signifan atenton en Kickstarter, Instagram, Facebook, YouTube kaj Pinterest.

Ekzemplo kiel povus aspekti artikolo en Bullet Journal.

La ideo malantaŭ ĝi estas ke uzantoj povas pripensi siajn taskojn kaj kial ili plenumu ilin por vivi produkteman kaj signifoplenan vivon.

Praktika organizado redakti

Bullet Journals (BuJo) kutime estas manskribitaj kaj estas konservitaj en ununura kajero. La ĉefaj iloj de la Bullet Journal estas: indekso, ekbrila enskribo, ĉiutagaj kaj monataj raportoj, kolektoj kaj translokigoj. Anstataŭ norma listo de farendaĵoj (angle 'To Do'-listo), la Bullet Journal postulas ĉiutagajn, monatajn kaj ĉiujarajn konsiderojn, kune kun propraj elektitaj simboloj.

La unua afero kiun oni faru estas konstrui sistemon post kiam oni scias kion oni volas atingi ĉiusemajne, post unu monato aŭ post ses monatoj ekzemple. Plej bone komencu per monata taglibro. Vi dividas la monaton en unuopajn tagojn, kiujn vi plenigas per malgrandaj aŭ pli grandaj taskoj. Bullet Journal povas enhavi:

  • Indekso (Index) estas la unua sekcio en persona taglibro kaj servas kiel enhavo kun paĝonumeroj por helpi trovi tion, kion oni bezonas, kiam oni bezonas ĝin.
  • Rapida registrado (rapid loging) implicas notaciojn uzante mallongajn frazojn kaj mallongigojn kiam eblas.
  • Registraĵoj (logs) estas listoj de farendaĵoj, organizitaj laŭ malsamaj periodoj, inkluzive de ĉiutagaj, semajnaj, monataj kaj estontaj farendaĵoj.
  • Kolektoj (collections) organizas informojn laŭ enhavo kaj ebligas listigi ekzemple librojn kiujn oni ŝatus legi.
  • Migrado (migration) implicas movi nefinitajn taskojn de la nuna al estonta registraĵo ('log') tiel ke la taskoj restu videblaj[2].

Eblas uzi signojn kiel:

Taskoj per punktokuglon (•)

Eventoj per cirkla kuglo (o)

Notoj per streketo (-)

Gravaj taskoj per asterikso (*)

Stiloj redakti

Kvankam organizaj taglibroj estas tradicie faritaj helpe de skribilo kaj papero, multaj uzantoj kreas ciferecajn kuglajn ĵurnalojn (bullet journals) per diversaj apoj aŭ programoj dezajnitaj specife por cifereca kugla ĵurnalado. Kvankam la metodo estas la sama, ekzistas kelkaj avantaĝoj, kial uzantoj preferas ciferecan ol paperan version, inkluzive de[3]:

  • pli granda agordebloj;
  • sekurkopia kaj sinkroniga funkcioj permesante al uzantoj alporti ĝin kien ajn ili disponas pri elektronika aparato;
  • serĉfunkcio permesante pli facile trovi informon;
  • sonregistra funkcio;

Ryder Carroll (aŭtoro) redakti

Ryder Carroll estas usona cifereca produktdezajnisto kaj aŭtoro de la Bullet Journal. Bullet Journal ekestis el tio ke Ryder Carroll kiel infano estis diagnozita je Atentomanka-hiperaktiva perturbo (angle: ADHD), li volis trovi sistemon, kiu helpus lin fokusiĝi kaj "superi liajn lernhandikapojn"[4].

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Oficiala retejo de Bullet Journal: www.bulletjournal.com

(fr) La uzo de Bullet Journal en 5 paŝoj Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Filmeto en bulletjournal: Learn (Lernu)

Referencoj redakti

  1. (en) Ashley Watters, Kio estas Bullet Journal (BUJO)?, Dummies, la
  2. (en) "Thorough Guide to the Bullet Journal System". Tiny Ray of Sunshine.
  3. (en) "Why Digital Bullet Journals Are Better Than Using a Pen and Paper Arkivigite je 2019-12-04 per la retarkivo Wayback Machine", PaperlessMovement, la 28-an de aprilo 2019.
  4. (en) ”About” (pri Bullet Journal). Bullet Journal.