Bulteno Germanlanda

esperantlingva projekto de periodaĵo, lanĉita en 1923
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bulteno Germanlanda estis esperantlingva projekto de periodaĵo, kiu aperu "laŭ neceso", do sen firma periodeco. Unua numero de unua jarkolekto, redaktita fare de Arnold Behrendt, publikiĝis en majo 1923, por vortumi proteston kontraŭ la invado de la franca armeo en la germanan Ruhr-teritorion. La bulteno mem difinis sin kiel "informilo pri historio, politiko kaj ekonomio". Samkiel la antaŭa periodaĵo Internacia Bulteno, kiu informis pri la Unua Mondmilito laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro de la Germana Regno, sub la gazetkapo oni klarigis en la germana, la hispana, la franca, la itala kaj la angla, ke la bulteno eldoniĝis nur en Esperanto por eviti la neceson traduki la enhavon al pluraj lingvoj, kun indiko ke tutmonde troveblas tradukistoj pri tiu lingvo.

Eksteraj ligiloj redakti