Malfermi la ĉefan menuon

Bundismo estis sekulara juda socialisma movado, kies organiza manifestaĵo estis la Ĝenerala Sindikato de Juda Laboristoj en Litovio, Pollando kaj Rusio (jide אַלגעמײַנער ײדישער אַרבעטער בּונד אין ליטע פוילין און רוסלאַנד: ,  Algemeyner Yidisher Arbeter Bund en Litah, Poyln un Rusland), fondita en la rusa Imperio en 1897.

La Sindikato de Judaj Laboristoj aŭ "Bundo" estis grava ero de la socialdemokrata movado en la rusa imperio ĝis la Rusa Revolucio de 1917; la bundistoj komence oponis la Oktobran Revolucion, sed fine eksubtenis ĝin pro pogromoj faritaj de la Volontula Armeo de la blanka movado dum la Rusa Enlanda Milito. Fendita laŭ komunistaj kaj socialdemokrataj linioj dum la Enlanda Milito, frakcio subtenis la bolŝevikojn kaj sorbiĝis de la Komunista Partio.

La kontraŭkomunisma socialisma bundisma movado daŭre ekzistis kiel politika partio en sendependa Pollando dum la intermilita periodo kiel la Ĝenerala Sindikato de Judaj Laboristoj en Pollando, fariĝante grava, se ne la ĉefa, politika potenco ene de la pola judaro. Bundistoj aktivis en la kontraŭnacia lukto kaj multaj el ties membroj estis mortigitaj dum Holokaŭsto.

Post la milito, la Internacia Sindikato de Judaj Laboristoj, pli konvene la "Monda Kunordiga Konsilio de la Sindikato de Judaj Laboristoj", estis fondita en Nov-Jorko, kun filiaj grupoj en Argentino, Aŭstralio, Kanado, Francio, Israelo, Meksiko, Britio, Usono kaj aliaj landoj.

IdeologioRedakti

MarksismoRedakti

Kvankam la Bundo estis tiom sindikato kiom politika partio, ĝia komenca celo estis la organizo de la juda proletaro en Rusio, Pollando kaj Litovio.

SekularismoRedakti

Forte sekulara partio, la Bundo partoprenis en kehillaj balotoj en Pollando.

JidismoRedakti

La Bundo, kvankam ne komence interesita en la jida por si mem sed nur kiel maniero admoni la amasojn da judaj laboristoj en Orienta Eŭropo, baldaŭ vidis la lingvon kaj la pli grandan jidan kulturon kiel valorojn kaj antaŭenigis la uzadon de la jida kiel juda nacia lingvo propra; iagrade, la jidismo de la Bundo formis parton de ĝia kontraŭstarado al la cionista movado kaj ties projekto revivigi la hebrean.

Doikajt (Ĉitieeco)Redakti

La koncepto Doikajt (laŭvorte "ĉi-tie-eco", jide = do-ikayt, do'ikayt; germane = Da-keit; france = ici-té) centre rolis en la bundisma ideologio, esprimante ties koncentron sur solvado de la defioj alfrontantaj la judojn en la landoj kie ili vivis, kontraŭe al la "tie-eco" de la cionista movado, kiu asertis la neceson de sendependa juda civito en ties prahejmo, t.e., la tero de Izraelo, por sekurigi la judan vivon.

Nacia-kultura aŭtonomismoRedakti

La Bundo ne rekomendis etnan aŭ religian separatismon, sed koncentriĝis sur kulturo, anstataŭ ŝtato aŭ loko, kiel la gluo de la juda nacieco, kuntekste de mondo de multkultura kaj multetnaj landoj. Tiel la bundistoj depruntis amplekse la aŭstro-marksisman koncepton pri nacia propra aŭtonomeco, kio malsimpatiigis la bolŝevikojn kaj Lenin, kiuj havis mokeman sintenon pri bundismo kaj politike oponis ĝin.

En teksto el 1904, Socialdemokratio kaj la nacia demando, Vladimir Medem ellaboris sian version de ĉi tiu koncepto:

"Ni konsideru la okazon de lando kunmetita el pluraj naciaj grupoj, ekz. poloj, litovoj kaj judoj. Ĉiu nacia grupo kreus apartan movadon. Ĉiuj civitanoj apartenantaj al ajna nacia grupo aliĝus al speciala organizo, kiu havus kulturajn asembleojn en ĉiu regiono kaj ĝeneralan kulturan asembleon por la tuta lando. Al la asembleoj estus donita financaj povoj propraj: aŭ ĉiu nacia grupo rajtus levi impostojn sur siaj membroj aŭ la ŝtato asignus proporcion de ties tuta buĝeto al ĉiu el ili. Ĉiu civitano de la stato apartenus al unu el la naciaj grupoj, sed la demando al kiu nacia movado aliĝi temus pri propra elekto kaj neniu aŭtoritato iel ajn kontrolus ties decidon. La naciaj movadoj estus submetitaj al la ĝenerala juro de la stato, sed en siaj propraj areoj de respondeco ili estus aŭtonomaj kaj neniu el ili rajtus enmiksiĝi en la aferojn de la aliaj."

Kontraŭstaro de cionismoRedakti

Antaŭ la kreo de la ŝtato IsraeloRedakti

La Bundo, kiel organizo, estis formita samtempe kiel la Monda Cionista Organizo. La Bundo poste forte ekoponos cionismon, argumentante, ke elmigrado al Palestino estas formo de eskapismo. Post la varsovia kehilla baloto de 1936, Henryk Ehrlich kreis incidenton akuzante la cionistajn gvidantojn Yitzhak Gruenbaum kaj Ze'ev Jabotinsky pri respondeco pri lastatempa antisemita agitado en Pollando por instigi judan elmigradon.

Post 1947Redakti

La Bundo kontraŭis la voĉdonon por la divido de Palestino kaj reasertis ties subtenon por unuopa dunacia lando, kiu garantius egalajn naciajn rajtojn por la juda kaj arab-palestina loĝantaroj kaj estus sub la kontrolo de superpotencoj kaj UN. La nov-jorka Dua Monda Konferenco de la Internacia Sindikato de Judaj Laboristoj kondamnis la proklamadon de la cionisma ŝtato. La konferenco favoris dunacian ŝtaton konstruitan surbaze de nacia egaleco kaj demokrata federaciismo.

Filio de la Bundo estis kreita en Israelo en 1951, la Arbeter-ring in Yisroel – Brith Haavoda, kiu eĉ partoprenis en la parlamentajn balotojn de 1959, kun tre malalta voĉdona rezulto. Ties organo, Lebns Fregyn, ne ĉesis eldonadi ĝis aprilo 2014. Ĝi estis unu el la relative malabundaj maldekstraj jidlingvaj eldonoj, kiuj ankoraŭ ekzistis.

La montreala 3a Monda Konferenco de la Internacia Sindikato de Judaj Laboristoj decidis, ke la kreo de la juda ŝtato estis grava evento en la juda historio, kiu povus pozitive roli en la juda vivo, sed sentis, ke kelkaj necesaj ŝanĝoj estis devaj. La konferencaj partoprenantoj postulis, ke:

  • a) la aŭtoritatoj de Israelo traktu la ŝtaton kiel propraĵo de la tutmonda judaro;
  • b) sed, ke la aferoj de la juda komunumo en Israelo estu submetitaj al tiuj de la tutmonda judaro.
  • C) la politiko de la ŝtato Israelo estu sama por ĉiuj civitanoj sendepende de iliaj nacioj.
  • D) Israelo adoptu pacon kun la araboj. Tio postulis halton de la teritoria vastiĝado kaj solvon de la palestina rifuĝinta problemo.
  • E) la jida estu instruata en ĉiuj edukaj institucioj kaj estu antaŭenigita en la publika vivo.

LikvidoRedakti

La Monda Kunordiga Konsilio de la Sindikato de Judaj Laboristoj estis kviete likvidita de diversaj bundistoj kaj reprezentantoj de rilataj organizoj, inkludante Laboristan Rondon kaj la Kongreson por la Juda Kulturo, en la komenco de la 2000-aj jaroj.

La Londono-bazita Grupo de Judaj Socialistoj, kiu eldonas la revuon Jewish Socialist, konsideras sin heredanto de la historia Sindikato de Judaj Laboristoj.

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bundism en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti