La Bunta kalidro, CalidrisErolia alpina, estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bunta kalidro
Bunta kalidro
Bunta kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Bunta kalidro Calidris alpina
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Migrado  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Forvagi
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo redakti

    Ĝi estas ĉirkaŭpola reproduktanto en arktaj aŭ subarktaj regionoj. Tiuj holarktisaj birdoj kiuj reproduktas en nordaj Eŭropo (Norvegio, Balta maro, Britio kaj Islando) kaj Azio (la tuta norda Siberio) estas migrantaj longdistance kaj vintras sude en la Mediteraneo, Afriko kaj sudorienta Azio. Birdoj kiuj reproduktas en Alasko kaj Kanado migras mallongdistance al nordamerikaj marbordoj de Pacifiko kaj Atlantiko.

    Aspekto kaj subspecioj redakti

     
    Bunta kalidro en la orienta marbordo de Anglio
     
    Migraj vojoj.

    Tiu birdo estas unu el la plek komunaj kaj konataj vadbirdoj kaj en siaj bredejoj kaj en siaj vintrejoj kaj pro tio estas la specio kun kiu la aliaj vadbirdoj plej ofte estas komparataj. Ĝi estas 17–21 cm longa kaj havas enverguron de 32–36 cm, tio estas simila laŭ grando kun la Sturno, sed pli fortika kaj kun pli maldika beko.

    Ĝi montras klare blankan flugilstrion dumfluge kaj voston kun blankaj flankoj kaj malhelan centron.

    Plenkreskuloj en reprodukta plumaro montras diferencigan nigran ventron kion neniu similgranda vadbirdo posedas, ruĝbrunajn dorson kaj kronon kaj nigrostriitan blankan bruston. La vintra Bunta kalidro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube. Junuloj estas brunaj supre kun du blankecaj voj dorse. Ili kutime havas nigrajn markojn flanke aŭ ventre.

    Kruroj kaj iomete subenkurvita beko estas nigraj kaj ankaŭ estas hela supraokula strio. Esta kelkaj subspecioj diferencaj ĉefe pro grando de ruĝeca koloro en breda plumaro kaj la bekolongo. Bekolongo tamen varias pro sekso ĉar ino havas pli longan bekon ol masklo.

    Subspecioj rilatas al reproduktaj regionoj, sed diversaj subspecioj povas vintri kune. Calidris a. arctica, reproduktas en Gronlando; Calidris a. schinzii, el sudorienta Gronlando ĝis Islandio, Britio kaj la Balta maro kaj la subspecio Calidris a. alpina, el norda Skandinavio orienten ĝis la duoninsulo de Taimir.

    Kutimoj redakti

    Bunta kalidro estas tre socia vintre, foje formante grandajn arojn en marbordaj kotejoj aŭ sablaj strandoj. Grandaj multnombraj aroj povas esti vidataj flugante samtempe kaj samdirekte dum migrado aŭ en vintrejoj.

    Ili manĝas ĉe tiuj marbordaj kotejoj aŭ strandoj bekoplukante per tiu specifa movo kiel de kudromaŝino prenante sistemege etajn manĝerojn. Insektoj estas ĉefa parto de la dieto de la Bunta kalidro en bredejoj; ili manĝas ankaŭ moluskojn, vermojn kaj krustulojn en marbordaj regionoj.

    Antaŭ pariĝado okazas ceremoniaj flugoj vertikalaj kaj laŭta akra kantado. La nesto estas neprofunda truo surplanka kovrita kun plantoj, kie la ino demetas du ĝis ses brunverdajn ovojn kovotajn de ambaŭ gepatroj. Ankaŭ ambaŭ gepatroj zorgos la idojn dum kelkaj tagoj; poste la idoj sendependiĝas kaj ekflugos antaŭ sia unua monato.

     
    Calidris alpina alpina - MHNT
     
    Calidris alpina schinzii - MHNT

    La voĉo estas tipa de kalidroj kiel ia "piip" kaj por pariĝado pli akra kaj laŭta pepado kiel ĉevalvoĉo.

    Bunta kalidro estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

    Ŝajnaj hibriduloj inter tiu specio kaj la Blankpuga kalidro aŭ kun la Markalidro estis malkaŝitaj en la marbordo de Atlantiko de Norda Ameriko (McLaughlin & Wormington, 2000, kaj eksteraj ligoj sube) kaj Eŭropo (Millington, 1994), respektive.

    Referencoj redakti

    Eksteraj ligiloj redakti