La sovetan kosman aviadilon Buran (la nomo signifas neĝoŝtormo) oni elevoluis laŭ usona Space Shuttle en la 1980-aj jaroj, tiutempe laboris en la programo ĉ. 30.000 homoj. La Buran flugis nur unufoje per teledirektado, sen homa ekipo la 15-an de novembro de 1988. Ĉar la sistemo kostis tro multe, la rusoj ĉesigis en 1992-1993 la programon. Oni planis lanĉi la aviadilon per porta raketo Energija el Bajkonur. Ĝia antaŭulo estis la kosmoaviadilo BOR.

La raketo Energija kun kosmoaviadilo Buran

Unu ekzemplero de Buran nun servas kiel ekspoziciaĵo apud Moskvo. Alia Buran (OK-GLI) troviĝas sur la tereno de teknika muzeo de Speyer (Germanio).

Diferencoj kaj similaĵoj al usona Space Shuttle redakti

  • Buran ne havas propran lanĉa-propulsion, nur manovrajn propulsilojn
  • Buran ne estis parto de iu integra sistemo, sed utilŝarĝo de Energija
  • Buran kapablis flugi sen ekipo, teledirektite
  • Buran neniam flugis kun homoj
Space Shuttle Buran
Orbita veturilo
Longo: 37,25 m 36,37 m
Enverguro: 23,80 m 23,92 m
Alto: 17,25 m 16,35 m
Seka maso: 78 t 61 t
maks. lanĉa maso: 110 t 105 t
maks. ekipo: 7 10
Longo: 18,29 m 18,55 m
Larĝo: 4,57 m 4,65 m
Start-kapacito: 25 t 30 t
Alteriĝa kapacito: 15 t 20 t

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti