Burasko

ventega vetero

En meteologio, burasko[1] estas vetero de ventego kun precipitiĝo.

Post burasko — ŝiprompigantoj, pentraĵo de James Hamilton

PriskriboRedakti

Burasko signifas la kondiĉon de rapidega, fortega vento kune kun ia precipitiĝo — pluvo, neĝo, hajlo ktp. Ĝi estas speciale danĝera por akvoveturiloj en la maro.

La preciza kriterio de buraskeco varias. Laŭ la Boforta skalo, la proksimume ekvivalenta anglingva termino gale estas uzata por la kategorioj 7, 8, kaj 9 (14–24 m/s); pli fortaj ventoj nomiĝas ŝtormo.

EtimologioRedakti

La termino burasko devenas de latinidaj terminoj: france bourrasque, itale burrasca, hispane borrasca, portugale borrasca, origine el latine Boreās, antikve-greke Βορέᾱς, boréās “boreo”.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti