Burevala
publikigita versio estis patrolita je 27 nov. 2019. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 nov. 2019.
Burevala, urdue بُوریوالا, panĝabe بُورے والا estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Vehari.
Burevala | |||
---|---|---|---|
Korta domo en Burevala
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 61010 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 203 454 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 9′ N, 72° 41′ O (mapo)30.1572.683333333333Koordinatoj: 30° 9′ N, 72° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 133 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- areo: km²
- supermara alteco: 133 m
- loĝantaro: 231,797 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 61010
- telefonkodo:
GeografioRedakti
Burevala situas sur ebenaĵo. Vehari troviĝas 35, Multano 118, Fajsalabado 145, Lahoro 223, Rawalpindi 384, Islamabado 398, Peŝavaro 441, Sukur 462, Kveta 544, Hajderabado 679, Karaĉio 812 kilometrojn (aere) [2].
HistorioRedakti
En tiu loko longe estis nur ĝangalo. Dum la brita dominado oni fondis vilaĝojn, kiuj estis "kanalaj kolonioj", ĉar la kamparanoj profitis la irigaciajn kanalojn. Ĉi vilaĝo origine havis nur kodon 122/EB. Post la sendependiĝo en 1947 la islamaj rifuĝintoj el nova ŝtato Barato ekloĝis ankaŭ en Burevala.
LoĝantaroRedakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|
34 237 | 57 741 | 86 311 | 149 857 | 209 343 | 231 797 |
EdukoRedakti
En Burevala agrikultura kampuso funkcias ekde 2013 kun pluraj aliaj kolegioj kaj similaj institutoj, ofte la urbego havas la nomon "Urbo de la Eduko".
EkonomioRedakti
Ĉe Burevala signifa tekstilmuelilo funkcias. En la urbo mem funkcias pluraj grenomuelejoj, rizomuelejoj, oleomuelejoj, kotonaj sensemigaj uzinoj. Burevala havas plenjaran grenmerkaton kiel grava komerca centro. Aliaj produktaĵoj en la urbo estas plastoj.
TrafikoRedakti
Burevala havas trairan vojon, kie estas ligiloj al la proksima Vehari kaj al la malproksima Pakpatan. Estas flanka fervoja trako inter Lahoro-Bahavalpur, kiu ne estas identa kun fervoja ĉeflinio inter ambaŭ urboj. La stacidomo konstruita en 1925 estis komuna kun Mandi. Post 2 jaroj jam la urbaj administracioj estis unuigitaj. Burevala ankaŭ estas konata pro la establado de motorciklo-rikiŝa vojaĝsistemo en Pakistano.
KlimatoRedakti
En Burevala la vetero estas varma kaj seka somere. La maksimuma kaj minimuma temperaturoj varias inter 28-45 °C. Tio estas vintre 5-21 °C. En ĉiuj monatoj pluvas (iomete), sed la musono portas pluvojn inter julio-septembro.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans