Burg-Placo (Essen)

Panoramo de la norda Burg-Placo,
de maldekstre: Preĝejo Sankta Johano la Baptisto, katedralo de Essen, episkopejo

La Burg-Placo estas centra placo en la urbokerno de Essen. Tie ĉi troviĝas la genera ĉelo de la urbo Essen, pro kio ĝi validas kiel arĥeologie altvalora kaj estas surlistigita kiel grundomonumento.

HistorioRedakti

Frua historioRedakti

Sur la kampo de la nuna Burg-Placo troviĝis en la frua mezepoko ĉirkaŭbarita kortodomaro, de kiu deiris en la 9-a jarcento la fondado de la abatinujo Essen fare de la saksa nobelo Altfrid (mortinta en 874) kaj pli malfrua episkopo de Hildesheim (851–874). Ĝis nun ĝi ne estas trovita. La kortodomaro tenis la nomon As[t]nidhi, de kiu post pluraj ŝanĝoj deduktiĝis la pli malfrua nomo de abatinujo kaj urbo Essen.

Sciencisto Ernst Kahrs (naskiĝinta en 1876, mortinta en 1948), inter 1910 ĝis 1948 direktoro de la Ruhrland-Muzeo, elfosis en la 1920-aj kaj denove en la 1940-aj jaroj inter alie ĉe la ofte alikonstruata Burg-Placo. En 1928 li malkovris murorestaĵojn, inter ili morterita minŝtona muro nordsudenpasa kun lima pintofoso kaj palisaro, kiu en la sudo kontinuis. Tiuj ĉi instalaĵoj apartenas malgraŭ mankaj datigoj en la epokon klare antaŭ la starigo de la urboremparo en 1244. Ili formis supozeble la ĉirkaŭbaraĵon de la abatinuja distrikto, de kiu deduktiĝas la nomo Burg (kastelo).

Antaŭ la fino de la Dua Mondmilito Kahrs fosis denove ĉe Burg-Placo. En 1943 li malkovris je tio murorestojn dikajn je du metroj de forbrulinta, sed supozeble reprezenta konstruaĵo sur areo granda 18 oble 21 metrojn antaŭ la Burg-Gimnazio. Kahrs komence tamen supozis, ke li estas trovinta la restaĵojn de la kortego de abatinuja fondinto Altfrid forbrulinta en 946. Skribaj fontoj pruvas, ke en ĉi tiu jaro unuaj domoj de la abatinejo estis forbrulintaj. La masivaj fundamentoj de la elfosaĵo tamen montras sur ion pli granda. Lau la nuntempa interpreto temas pri flanka turo, kiu estis starigata post 1000, eble ankaŭ ne estis finkonstruata, kaj kiu restas enigma por la urba arĥeologio.[1]

En la mezepoko oni instalis sur la areo de la Burg-Placo tombejon apartenan al la katedralo de Essen. Estas dokumentite je tio, ke tie ĉi ekzistis de 1522 ĝis 1817 osteja kapelo.

19-a ĝis 20-a jarcentoRedakti

 
Monumento por imperiestro Vilhelmo la 1-a

En 1830 oni translokigis la tombejon rezignitan jam en 1827 de la norda triono de la Burg-Placo sur la Tombejo ĉe Kettwiger Tor, kiu troviĝis antaŭ la pordego de la remparo de Essen. Tiu ĉi nova tombejo troviĝis laŭ nuntempa perspektivo sude apud la ĉefa stacidomo. El la liberiĝinta areo ĉe Burg-Placo en 1834 ekestis parkaĵo kun arboj, kiun oni nomis kortega ĝardeno. Tion prezentis la unua ordigita formado de la placo kiel tia.

El jezuita sidejo konstruata inter 1738 kaj 1742 evoluis la nuna Burg-Gimnazio.[2] Sur la loko de la nuna episkopodomo estis konstruata je la fino de la 17- jarcento la juĝejo de Essen; ĝi estis malkonstruata en 1883 pro kadukeco.[3] En 1898 oni senvualigis imperiestro-monumenton, kiu staris en la mezo de la placo. Kadre de la aliformado de la Burg-Placo oni translokigis ĝin proksime de la kinejo Lichtburg, kiu ekde 1928 tie limigas la placon. Post tio oni uzis la Burg-Placon en la 1930-aj jaroj por la kristnaska foiro.

 
Parto de la Burg-Placo post aliformado en 1982, en la fono kinejo Lichtburg

En 1933, komence de la regado de la nazioj, tiuj ĉi alinomis la placon en Adolf-Hitler-Placo kaj uzis ĝin por siaj manifestacioj. Tiun tradicion post la Dua Mondmilito transprenis la aliaj regantaj partioj. Ĉar dum la milito la centro de Essen estis grave ruinigata, oni foje rekonstruis, foje novkonstruis la ĉirkaŭajn domojn ĉe Burg-Placo. Sur la placo mem arĥitekto Emil Jung estris la konstruadon de la episkopodomo post fondado de la Episkopujo Essen.[4] Dum kiam la kreska aŭtotrafiko uzis la placon kiel parkejon, en la jaroj 1982/1983 la Burg-Placo ricevis karakteron pli de parko kun grandaj rondaj bedoj kaj ŝtona pavimo.

Nuna karakteroRedakti

 
Suda Burg-Placo nuntempe,
d. md.: Burg-Gimnazio, popola altlernejo kaj parto de kinejo Lichtburg

En 2004 arĥitekto Hartmut Miksch realigis la konstruadon de nova akvarieca domo por la Volkshochschule Essen. En 2009 oni denove alikonstruis la placon, konstruante vastajn stuparojn, kiuj ebligas malsupriĝi de la Kettwiger Straße sur la Burg-Placon. Norde de la placo troviĝas la ensemblo el Sankta Johano la Baptisto, la katedralo kaj la postmilite konstruita episkopodomo. Sur la suda flanko troviĝas la Burg-Gimnazio, la popolaltlernejo, restoracio kaj kafejo same kiel la malnova kinejo Lichtburg.

ReferencojRedakti

  1. Detlef Hopp, Neuere Erkenntnisse der Stadtarchäologie zum Mittelalter in der Essener Innenstadt seit 1992, Katalog der Ausstellung „Aufruhr 1225“, Herne 2010, p. 173sj, p.177sj.
  2. Rheinisch-Westfälischer Anzeiger, Ausgabe vom 5. Mai 1824
  3. Bürger- und Verkehrsverein Rüttenscheid e. V.: Rüttenscheider Jahrbuch 1988, paĝoj 64-66
  4. Architektur-Ruhr.de; zuletzt gesichtet am 28. November 2011

Pluaj fontoj:

  • Ruhr-Muzeo
  • Instituto por Monumentaj Protektado kaj Flegado de la Urbo Essen
  • Monumentovojo Essen

Eksteraj ligilojRedakti

51.4553333333337.014