Mladá Boleslav (burgo)

burgo en Ĉeĥio
(Alidirektita el Burgo (Mladá Boleslav))

La Boleslava burgo staras sur la rando de roka altaĵo kaj ekde komenco de la 13-a jarcento ankaŭ la tuta „Staré město“ (Malnova urbo). Tiam ĝi estis rekonstruita de itala arkitekto Matteo Borgorelli, sed renesancaj ŝanĝoj ne tute viŝis la mezepokan karakteron el ĝi.

Mladá Boleslav

Nur en la 18-a jarcento la ŝanĝo estis pli esenca: la imperiestrino Maria Terezia bezonis lokojn por siaj multnombraj soldatoj dum milito kontraǔ Prusio kaj la burgo estis alikonstruita al kazerno kaj ene estis aldonitaj etaĝoj por ŝpari la spacon. La nuna interno devenas el tiu tempo. Estas interese, ke la ekstera aspekto de fasado rilatas al originaj etaĝoj kaj fenestroj. Tamen la fenestroj estis pli grandaj ol tiuj nunaj.

Malgaja periodo en historio de la burgo venis dum la dua mondmilito. La burgo servis kiel amasigejo de judoj antaǔ forveturo al koncentrejoj.

Nun la plej malnova parto de la burgo servas kiel arkivo, en pli nova parto estas kolektoj de muzeaj objektoj el regiono de Mladá Boleslav.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.