La Burgo de Diedrich (germane Diedrichsburg en Melle estas eta altaĵburgo sur monteto de Melle (219m super normalnivelo) en la Montetoj de Melle (Meller bergen) en Malsupra saksio distrikto Osnabrück .

Burgo de Diedrich

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 52° 13′ 57″ N, 8° 21′ 5″ O (mapo)52.23248.35133Koordinatoj: 52° 13′ 57″ N, 8° 21′ 5″ O (mapo)
Burgo de Diedrich (Malsupra Saksio)
Burgo de Diedrich (Malsupra Saksio)
DEC
Burgo de Diedrich
Burgo de Diedrich
Situo de Burgo de Diedrich
Map
Konstruita 1844 ĝis 1860
vdr
Aprino kun apridoj en la parko

Historio redakti

La hodiaŭa burgo konstruiĝis en la mezo de la 19-a jarcento en novgotika/novromanika stilo kiel imitaĵo de mezepoka plifortigita turo. Ĝi konsistas el 26 metroj alta turo je la maniero de loĝejturo, flankita de du duetaĝaj aloj kiel palaco. Ne estas ĉirkaŭmuroj aŭ aliaj plifortigaĵoj; Ĝi pli estas loĝturo ol fortreso en la tradicia senco.

La burgo nun enhavas restoracion por ekskursantoj kaj incidentaj eventoj. En la turĉambro estas ekspozicio pri la faŭno kaj flaŭro de la ĉirkaŭaĵo. La krenelita belvida platformo sur la turo estas alirebla kaj oferas panoraman elvidon super la urbo kaj regiono Melle.

La burgo estas ĉirkaŭita de la pli ol 200 hektara sovaĝejo Diedrichsburg kun libere irantaj aproj kaj kelkaj kapreoloj. Kune kun la burgo ĝi formas popularan destinon en la regiono kaj estas parto de la Naturparko Terra Vita.

Retejoj redakti