Burgoteatrejo

(Alidirektita el Burgteatrejo)

Burgoteatrejo estas la plej granda ŝtata dramteatrejo en Germanlingvio troviĝante en Vieno, Aŭstrio.

La Burgoteatrejo de 1888 ĉe Viena Ringstrato

HistorioRedakti

Temas pri la plej nobla iam fare de la aŭstra imperiestro mem tenadata teatrejo de Vieno, kies ĉefa scenejo estas ĝis la 12.10.1888 la iama, ĉe Hofburgo apudanta balejo. Samloke inaŭguritis en la 13.10.1888 la nova fortimpresa konstruaĵo starigite laŭ la planoj de Gottfried Semper kaj Carl von Hasenauer.

La orgigino de ĉekortega teatro estis jam en la jaro 1741-a kiam Maria Tereza de Aŭstrio orodnis ŝanĝi la balejon en operejon-dramteatrejon. Sed tamen iĝis la alikonstruiĝo ne antaŭ la periodo inter 1748 kaj 1756. Ĝis 1752 surscenigitis ene italaj operoj kaj germanaj teatraĵoj; poste ekmodis francaĵoj kiu plej gravis ĝis 1882. Nur ekde 1776, sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) ĝi iĝis loko de arto ĉefe en germana lingvo. Inter 1798 akj 1807 ludonitis la teatrejo je la seneskalo Peter von Braun, inter 1807 kaj 1821 al la teatrosocieto Theaterunternehmungsgesellschaft. En 1821 iĝis grafo Moritz Dietrichstein la estro, kiu submetitis en 1826 en la manojn de la Supera ĉambristo. Sub Dietrichstein aktivis kiel artistaj sekretarioj Joseph Schreyvogel, J. L. Deinhardstein kaj Franz von Holbein. En 1849 nomumitis artista direktoro Heinrich Laube sub kiu ekis vere glora tempo de Burgoteatrejo. Post lia demisio en 1867 estris la tuton ĉefreĝisoro August Wolff el Mannhein. Lin posteulis en 1871 Franz Dingelstedt (ĝis 1881); poste venis Adolf Wilbrandt (1881–87). Post kiam la aktoro Adolf von Sonnenthal dum certa tempo provizore gvidis la teatron enkondukitis en la 1.11.1888 August Förster je estreco. Post nur unu jaron da deĵoro (pro morto subita) venis Max Burckhard, frua ministeria oficialulo ekde la 12.5.1890 (ĝis 1897). Posteulis la verkisto Paul Schlenther. En la 12.3.1945 la teatrejo tre damaĝitis per bomboj kaj unu monaton poste per fajro. Ĝi restis fermita ĝis 1955; intertempe estis provizora aktoradloko ĉe Kafejo Ronacher.

La teatro kaj ĝiaj aktorojRedakti

La Burgoteatrejo restis forte tradicia loko kun klasika kulturinterpreto ĝis la malfruaj 1960-aj jaroj. De la fruaj 1970-aj jaroj ĝi iĝis ejo por kelkaj el la plej gravaj reĝisoroj kaj dizajnistoj de Eŭropo. Kun multaj debutprezentoj de ludoj skribitaj fare de Thomas Bernhard, Elfriede Jelinek, Peter Handke, Peter Turrini kaj George Tabori, Claus Peymann sukcesis aserti la reputacion de la Burgtheater kiel unu el la plej modernaj scenejoj de Eŭropo.

Inter la plej konataj aktoroj en la ensemblo de proksimume 120 membroj estas: Sven-Eric Bechtolf, Klaus Maria Brandauer, Kirsten Dene, Andrea Clausen, Bruno Ganz, Karlheinz Hackl, Robert Meyer, Gertraud Jesserer, August Diehl, Jutta Lampe, Susanne Lothar, Michael Maertens, Tamara Metelka, Birgit Minichmayr, Nicholas Ofczarek, Hedwig Pistorius, Elisabeth Orth, Martin Schwab, Peter Simonischek, Ulrich Tukur, Franz Tscherne kaj Gert Voss.

Kelkaj famaj iamaj membroj de la ensemblo estis Max Devrient, Josef Kainz, Josef Lewinsky, Joseph Schreyvogel, Adolf von Sonnenthal, Charlotte Wolter, Ludwig Gabillon, Zerline Gabillon, Attila Hörbiger, Paula Wessely, Curd Jürgens, O. W. Fischer, Paul Hörbiger, Otto Tausig, Peter Weck, Fritz Muliar, kaj Christoph Waltz. Precipe indaj artistoj povas esti elektitaj honorindaj membroj. Iliaj nomoj estas gravuritaj en marmoro ĉe la ceremonia ŝtuparo ĉe la flanko de la teatro alfrontanta la Popolĝardenon. Membroj de honoro inkludas: Annemarie Düringer, Wolfgang Gasser, Heinrich Schweiger, Gusti Wolf, Klaus Maria Brandauer kaj Michael Heltau.

La Burgoteatrejo havis produktadojn enscenigitajn fare de direktoroj kiel Otto Schenk, Peter Hall, Giorgio Strehler, Luca Ronconi, Hans Neuenfels, Terry Hands, Jonathan Miller, Peter Zadek, Paulus Manker, Luc Bondy, Christoph Schlingensief kaj Thomas Vinterberg. Inter la enscenigintoj kaj kostumistoj estis Fritz Wotruba, Luciano Damiani, Pier Luigi Pizzi, Ezio Frigerio, Franca Squarciapino, Josef Svoboda, Anselm Kiefer, Moidele Bickel kaj Milena Canonero.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 9. Leipzig 1907, p. 414-415. (surrete)

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturRedakti

  • Minna Alth: Unser Burgtheater. Jugend und Volk, Wien 1955.
  • Hermann Beil (Hrsg.): Weltkomödie Österreich. 13 Jahre Burgtheater. 1986–1999. 3 Bände. Zsolnay, Wien 1999, ISBN 3-552-04946-0.
  • Helene Bettelheim-Gabillon: Im Zeichen des alten Burgtheaters. Wiener Literarische Anstalt, Wien 1921.
  • Klaus Dermutz: Das Burgtheater 1955–2005, mit einem Essay von Klaus Bachler. Deuticke im Paul Zsolnay Verlag, Wien 2005, ISBN 3-552-06022-7.
  • Franz Severin Berger, Christiane Holler: Das Burgtheater. Ein Führer um und durch das Haus am Ring. LinkDachs-Verlag, Wien 2000, ISBN 3-85191-236-5.
  • Margret Dietrich (Hrsg.): Das Burgtheater und sein Publikum. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1976.
  • Direktion des Burgtheaters (Hrsg.; Zusammenstellung: Josef Franz Ratislav): 175 Jahre Burgtheater 1776 bis 1951, fortgeführt bis Sommer 1954. Tomanek, Wiener Bücherwurm-Verlag, Wien 1955.
  • Elisabeth Großegger: Das Burgtheater und sein Publikum. 2 Bände. Verlag der ÖAW, Wien 1989, ISBN 3-7001-1616-0.
  • Franz Hadamowsky: Die Wiener Hoftheater (Staatstheater) 1776 bis 1966. Verzeichnis der aufgeführten Stücke mit Bestandsnachweis und täglichem Spielplan, Teil 1, 1776–1810. Prachner, Wien 1966.
  • Ernst Haeussermann: Die Burg. Rundhorizont eines Welttheaters. Deutsch, Wien 1964.
  • Ernst Haeussermann: Das Wiener Burgtheater. Molden, Wien 1975, ISBN 3-217-00517-1.
  • Fred Hennings: Zweimal Burgtheater. Wien 1955.
  • Fred Hennings: Heimat Burgtheater, 1–3. Herold, Wien 1972–1974.
  • Michael Jahn: Die Wiener Hofoper von 1794 bis 1810. Musik und Tanz im Burg- und Kärnthnerthortheater. (= Veröffentlichungen des RISM-Österreich B/11). Wien 2011.
  • Claudia Kaufmann-Freßner: Das Burgtheater. Architektur, Geschichte und Geschichten. FOLIO VerlagsgesmbH, Wien 2005, ISBN 3-85256-328-3.
  • Heinz Kindermann: Das Burgtheater. Erbe und Sendung eines Nationaltheaters. Luser, Wien und Leipzig 1939.
  • Rudolf Lothar: Das Hof-Burgtheater 1848 bis 1898. Steyrermühl, Wien 1898.
  • Österreichischer Bundestheaterverband (Hrsg.): Burgtheater 1776–1976. Aufführungen und Besetzungen von zweihundert Jahren. (Sammlung und Bearbeitung des Materials: Minna von Alth, Redaktion: Gertrude Obzyna, Korrektur und Registerarbeiten: Rudolf Holaubek) Ueberreuter, Wien o. J. (möglicherweise 1978 erschienen)
  • Robert Pyrah: The Burgtheater and Austrian Identity, Legenda, Oxford 2007, ISBN 1-904350-67-4.
  • Otto Rub (Hrsg.): Das Burgtheater. Statistischer Rückblick 1776–1913. Knepler, Wien 1913.
  • Justus Schmidt und Hans Tietze: DEHIO – HANDBUCH, Die Kunstdenkmäler Österreichs. Anton Schroll & Co, Wien – München.
  • Friedrich Schreyvogl: Das Burgtheater. F. Speidel, Wien 1965.
  • Konrad Schrögendorfer: Schicksal Burgtheater. Alfred Freiherr von Berger und der Aufbruch der Moderne. Stiassny, Graz 1966.
  • Eduard Wlassack: Chronik des k. k. Hof-Burgtheaters. L. Rosner, Wien 1876.
  • Gustav Zechmeister: Die Wiener Theater nächst der Burg und nächst dem Kärntnerthor von 1747 bis 1776. Böhlau, Wien 1969, ISBN 3-205-03205-5.

Eksteraj ligilojRedakti