Burguillos del Cerro
Burguillos del Cerro [burgIjos del zErro] en Esperanto "etaj burĝoj de la monteto" estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 3 015 loĝantoj sur areo de 187,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas burguillanos.
Burguillos del Cerro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Zafra-Río Bodión | ||
Poŝtkodo | 06370 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Diaz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 015 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 23′ N, 6° 35′ U (mapo)38.3799692-6.5905431Koordinatoj: 38° 23′ N, 6° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 419 m [+] | ||
Areo | 187,5 km² (18 750 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Burguillos del Cerro [+] | |||
Situo kaj gravo
redaktiBurguillos del Cerro estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 419 m; je 94 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 187,5 km².
Burguillos situas en la norda bordo de montaro, mezvoje inter Zafra kaj Jerez de los Caballeros, ŝirmita de la pova kastelo. Ĉe la vilaĝo estas bela natura loko, kie troviĝas mezepoka ponto kun tri arkoj, kaj en mala direkto la "albuera" aŭ baseno konstruigita en la 18a jarcento de la episkopo de Badajoz, Merino Malaguilla.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis grava setlejo de la templanoj dum la 13a jarcento kiam ili havis sian propran kastelon.