Burton Richter

usona fizikisto

Burton Richter (Nov-Jorko, 22-a de marto 1931 -- Palo Alto, 18-an de julio 2018) estis usona fizikisto, kiu gajnis la Nobel-premion pri Fiziko.

Burton Richter
Nobel-premiito
Persona informo
Burton Richter
Naskiĝo 22-an de marto 1931 (1931-03-22)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de julio 2018 (2018-07-18) (87-jaraĝa)
en Palo Alto
Mortis per kora malsufiĉo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Mercersburg Academy • Far Rockaway High School vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikoekologiodaŭrigebla disvolviĝo vd
Doktoreca konsilisto Bernard T. Feld vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis ĉe MIT, kie li diplomiĝis en 1952 kaj ricevis sian doktoriĝon en 1956. Li estis direktoro de la Stanford Linear Accelerator Center (SLAC) de 1984 ĝis 1999.

Profesoro ĉe Stanford University, Richter konstruis partiklan akcelilon nomatan SPEAR (Stanford Positron-Electron Asimmetric Ring) kun la helpo de David Ritson kaj subteno de Usona Atomenergia Komisiono. Kun ĝi li malkovris novan subatoman parteton, kiun li nomis la psi-partiklo (nun nomata la partiklo J/ψ) en 1974.

La sama malkovro estis farita sendepende de Samuel Chao Chung Ting kaj la du scienculoj estis premiitaj kune en 1976 per la Nobel-premio pri Fiziko, pro sia laboro.[1]

Referencoj redakti