Burunda konstitucia referendumo 2005

La Burunda konstitucia referendumo en 2005 okazis la 28-an de februaro 2005 kaj estis destinita aprobi (aŭ refuti) la novan konstitucion de la lando.

La referendumo estis aranĝita surbaze de la nacia elekta leĝo de 1993.[1] La 28-an de februaro 2005 la referendumo sukcese okazis. Ĝin partoprenis 92,4 % registritaj voĉdonantoj (2 894 372 el 3,3 milionoj), el ili 92,02 % aprobis la konstitucion. La 6-an de marto la Konstitucia tribunalo oficiale konfirmis la rezultojn de la referendumo kaj aprobis la konstitucion. Observadon pri balotado faris ĉ. 600 civilaj observantoj, kiuj ne denuncis gravajn leĝorompojn.[2]

Rezultoj Voĉdonoj %
Por 2,607,852 92,02
Kontraŭ 226,235 7,98
Entute (partoprenis 92,4 %) 2,834,087 100.00
Voĉdonoj nevalidaj 60,285
Entute voĉdonoj 2,894,372
Registritaj voĉdonantoj 3,132,494

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti