Buso Renkin

(Alidirektita el Busou Renkin)

Buso Renkin (武装錬金 [Busō Renkin], laŭvorte signifas "Batala Alkemio") estas seria mangao de Ŭacuki Nobuhiro kaj Kurosaki Kaoru sur Semajna Ŝonen Ĝampu ekde 2003 ĝis 2005. La dek volumoj estis eldonitaj. Ĝi fariĝis radia dramo en majo de 2006 kaj animeigas en aŭtuno de 2006.

Batala Alkemio
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Unua volumo de la mangao
Originala titolo 武装錬金 [Busō Renkin]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro agfilmo, supernaturo, romantikismo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Ŭacuki Nobuhiro, Kurosaki Kaoru
Publikiginto Ŝueiŝa
Magazino Weekly Shōnen Jump
Aperdatoj 2003 — 2006
Volumoj 10
Animeo (tv)
Studio(j) Xebec
Televidaj retoj TV Tokyo, Animax Asia
Aperdatoj 5a de oktobro 2006 —
29a de marto 2007
Epizodoj 26
Mangailustrita romano
Aŭtoro Ŭacuki Nobuhiro, Kurosaki Kaoru
Publikiginto Ŝueiŝa
Aperdatoj 27a de oktobro 2006
Mangailustrita romano
Buso Renkin/Z
Aŭtoro Ŭacuki Nobuhiro
Publikiginto Ŝueiŝa
Aperdatoj 26a de Majo 2007
vdr
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Resumo redakti

Muto Kazuki estas duaklasa altlernejano. Foje li estas mortigita de monstro "homunkulo", kiam li provis savi junulinon, kiu estis atakita de ĝi. La junulino, Cumura Tokiko enmetis Kakugane-on (核鉄 [kakugane]) al lia brusto kiel nova koro.Li reviviĝis. La kakugane transformiĝas en propran batalilon, kiu nomiĝas "buso-renkin", responde al lia instinkto por batalo. Sed ĝis tiam Kazuki estis ordinara lernato, de tiam li havis nenion alian ol batali kontraŭ homunkuloj, ke li faligis alkemia batalisto (錬金の戦士 [renkin no senŝi]) por protekti amikojn de ĝi.

Roluloj redakti

Ĉefroluloj redakti

  • MUTO Kazuki (武藤カズキ [Mutō Kazuki])
Kazuki estas lernanto de 2-a klaso en la altlernejo Ĝinsej kaj alkemia batalisto. Li estis mortigita de homunkulo, sed danke al Kakugane li reviviĝis. Li estas justema, kaj havas deziron protekti siajn fratineton kaj amikojn per la povo de la batala alkemio. Kiam li batalis kontraŭ Viktor, lia kakugane ŝanĝiĝis al nigra kakugane kaj lia korpo ŝanĝiĝis kvazaŭ Viktor. Pro tio li peliĝis de Batala Alkemia Eskadro kiel Viktor III. Lia buso-renkin estas lanco "Sunluma koro". Nombro de lia kakugane estas LXX (70).Poste lia buso-renkin sanĝiĝis al "Sunluma koro+". Nombro de nigra kakugane estas III (3).
  • CUMURA Tokiko (津村斗貴子 [Cumura Tokiko])
Ŝi estas alkemia batalantino kun unulinia cikatro sur ŝia vizaĝo. Antaŭe ŝi transvivis atakon de homunkulo. Pro tio ŝi malamas homunkulojn, sed tamen ŝi perdas tiaman memoron. Ŝi estas je unu jaro pli aĝa ol Kazuki, sed poste ŝi fariĝas samklasano de Kazuki. Ŝia buso-renkin estas "Jupo de Valkirio" (ヴァルキリー・スカート [Varukirī Sukāto]). Nombro de kakugane estas XLIV (44).

Amikoj kaj rivaloj de ĉefroluloj redakti

  • Papilio (パピヨン [Papijon], de franca "Papillon")/ ĈONO Koŝaku(蝶野攻爵 [Ĉōno Kōŝaku])
Pro nekuracebla malsano li deziris senmorta vivo, kaj fariĝis homunkulo "Papilio". Li nomas Kazuki-on hipokritulo. Poste Kazuki estas vokebla unika ekzisto lian veran nomon "Ĉono Koŝaku", kaj fariĝis lia rivalo. Fariĝinte homunkulo li ĉiam portas maskon de papilio. Lia buso-renkin estas nigra pulvo "Apudmorta Feliĉo" (ニアデス・ハピネス [Niadesu Hapinesu]). Nombro de Kakugane estas LXI (61).
  • HAJASAKA Oka(早坂桜花 [Hajasaka Ōka])
Oka estas prezidantino de lernanta konsilio en la altlernejo Ĝinsej. Iam ŝi kaj ŝia frateto estis rekurtigitaj de L.X.E. (de angla the League of eXtraordinary Elects) — Batala Alkemia Eskadro. Ili batalis kontraŭ Kazuki kaj Tokiko. Sed Kazuki savis ilian vivon kaj ŝanĝis ilian koron. Ŝia buso-renkin estas parolanta aŭtomato "Enĝel-Gozen" (エィンジェル・御前 [ēnĝeru gozen]). Nombro de kakugane estas XXII (22).
  • HAJASAKA Ŝusuj(早坂秋水 [Hajasaka Ŝūsui])
Ŝusui estas ĝemela frateto de Oka kaj vicprezidanto de la lernanta konsilio en la altlernejo Ĝinsej. Li estas la finala belulo kaj aso de skermada klubo. Antaŭ ke Kazuki komprenis, ke Ŝusui estas lia malamiko, Ili kune trejnis pri skermado. Lia buso-renkin estas "Glavo Samurajo Ikso" (ソード・サムライ・X [sōdo samurai ikusu]). Nombro de lia Kakugane estas XXIII (23).
  • NAKAMURA Gota(中村剛太 [Nakamura Gōta])
Li estas posteulo de Tokiko. Li amas Tokiko-n. Lia buso-renkin estas Ĉakram (ĵetringo kun klingo) "Motor Gia". Nombro de lia kakugane estas LV (55).
  • MUTO Mahiro(武藤まひろ [Mutō Mahiro])
Ŝi estas fratineto de Kazuki kaj unuaklasa lernanto de la altlernejo Ĝinsej.

Batala Alkemia Eskadro redakti

  • Kapitano Bravo(キャプテンブラボー [Kjaputen Burabō])
Unu el la batalistestroj de la Batala Alkemia Eskadro. Li estas intendanto de pensiono en la altlernejo Ĝinsej. Lia vera nomo estas SAKIMORI Mamoru (防人衛 [Sakimori Mamoru]). Antaŭ sep jaroj li forkonfesis sian nomon kaŭze de malsukceso sturmi per Homunkuloj elementan lernejon. Li uzas atakteknikon, nomatan "Bravo-Artoj" per lia hardita korpo. Lia buso-renkin estas defenda vesto "Arĝenta Haŭto" (シルバー・スキン [Ŝirubā Sukin]). Nombro de lia kakugane estas C (100).
  • HIŬATARI Sekima (火渡赤馬 [Hiŭatari Sekima])
Unu el la batalantestroj de la Batala Alkemia Eskadro. Iam Kapitano Bravo kaj Hiŭatari apartenis al "trupo de Ŝosej" sub la komando de batalantestro Sakaguĉi Ŝosej. Lia buso-renkin estas flambombo "Blaze of Glory". Nombro de lia kakugane estas XX (20).
  • TATEJAMA Ĉitose(楯山千歳 [Tatejama Ĉitose])
Alkemia batalistino. Ŝi ankaŭ apartenis al "trupo de Ŝosej". Ŝia buso-renkin estas radaro "Hermes Drive". Nombro de ŝia kakugane estas XCV (95).
  • SAKAGUĈI Ŝosej (坂口照星 [Sakaguĉi Ŝōsei])
La granda batalantestro de la Batala Alkemia Eskadro. Iam li komandis "trupon de Ŝosej". Lia buso-renkin estas plena armaĵo "Buster Baron". Nombro de lia kakugane estas XVII (17).

Subuloj de Papilio redakti

  • Mita(巳田)
  • Saruŭatari(猿渡)
  • Kaŭazui(蛙井)
  • Hanabusa(花房)
  • Ŭaŝio(鷲尾)

L.X.E (the League of eXtraordinary Elects) redakti

  • D-ro Baterflaj (ドクトル・バタフライ [Dokutoru Batafurai])/ ĈONO Bakuŝaku(蝶野爆爵 [Ĉōno Bakuŝaku])
  • Munfejs (ムーンフェイス [Mūnfeisu])
  • Kinĝo(金城 [Kinĝō])
  • Ĝinnaj(陣内 [Ĝinnai])
  • Taj(太 [Tai])
  • Ĉi(細 [Ĉi])

Viktor kaj lia familio redakti

  • Viktor PAŬARD(ヴィクター・パワード [Vikutā Paŭādo])
Unue li estis nomata "Perfida batalisto". Unuafoje li enmetis nigran kakugane-on al lia brusto. Li malamas alkemion. Lia buso-renkin estas granda hakilo "Fatal Attraction". Nombro de lia nigra kakugane estas I (1).
  • Aleksandria PAŬARD(アレクサンドリア・パワード [Arekusandoria Paŭādo])
La edzino de Viktor. Iam ŝi estis studanto de Ŝtono de la saĝuloj en Batala Alkemia Eskadro.
  • Viktoria PAŬARD(ヴィクトリア・パワード [Vikutoria Paŭādo])
Filino de Viktor kaj Aleksandria. Ŝi estas homunkulo.

Komiksoj redakti

Japanaj komiksoj el 10 volumoj estas publikigitaj de Ŝuejŝa. Kunlaboranto de la rakonto estas Kurosaki Kaoru.

  • La 1-a Volumo Nova Vivo (新しい命)
  • La 2-a Volumo Fade to black (Fade to black)
  • La 3-a Volumo Se vi dubas sin kiel hipokriteco (もしキミが自分を偽善と疑うのならば)
  • La 4-a Volumo Karnavalo (カーニバル [Kānibaru])
  • La 5-a Volumo Amiko de ĉiu (A frend of everybody)
  • La 6-a Volumo Nova Tasko (新たなる任務)
  • La 7-a Volumo Run away Start (逃避行開始)
  • La 8-a Volumo La fortavolo defendvoli la karajn estojn ĝis morto (大事な存在を死守せんとする強い意志)
  • La 9-a Volumo Knabo renkontas batalan knabinon (Boy meet battle girl)
  • La 10-a Volumo Periodo (ピリオド [Piriodo])

Novelo redakti

  • //(Duobla suprenstreko)

Verkita de Kurosaki Kaoru. La novelo priskribas aferojn, kiuj okazis antaŭ sep jaroj.

  • /Z (Superstreko Zo)

Animeo redakti

Buso Renkin estas adaptita kiel televidseria animeo en la animea studio Xebec. Ĝi konsistas el 26 epizodoj.

Materialeto redakti

Dum seria publikigo ĝi ofte komparigis kun alia similtema mangao Ŝtala Alkemiisto.

Ĉefrolanto Kazuki estas farita el "Makimaĉi Misao" de Ruroni Kenŝin.

La bazo de samgepatrido Hajasaka estas samgepatrido Jukiŝiro de Ruroni Kenŝin.

Eksteraj ligiloj redakti