Valderrey

(Alidirektita el Bustos (León))

Valderrey [baldeREJ] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Sequeda [seKEda]. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Valderrey estas komprenebla etimologie kiel Valo de la reĝo.

Valderrey
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24793
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 425  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 6° 1′ U (mapo)42.394722222222-6.0186111111111Koordinatoj: 42° 24′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 841 m [+]
Areo 60,23 km² (6 023 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valderrey (Provinco Leono)
Valderrey (Provinco Leono)
DEC
Valderrey
Valderrey
Situo de Valderrey
Valderrey (Hispanio)
Valderrey (Hispanio)
DEC
Valderrey
Valderrey
Situo de Valderrey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderrey [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrientos, Bustos, Carral, Castrillo de las Piedras, Cuevas, Curillas, Matanza, Tejados kaj Valderrey, okupas totalan areon de 60,23 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 435 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Santiago Millas, San Justo de la Vega, Villarejo de Órbigo, San Cristóbal de la Polantera, Riego de la Vega, Destriana kaj Villamontán de la Valduerna.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) kune kun iom da industrio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti