Buttwil
Buttwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Muri |
Koordinatoj | 47° 16′ 10″ N 8° 18′ 45″ O / 47.26944 °N, 8.31250 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 10″ N 8° 18′ 45″ O / 47.26944 °N, 8.31250 °O (mapo) |
Areo | 4,61 km² |
Alteco | 641 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5632 |
Komunumkodo | 4230 |
Pri la komunumo
redaktiButtwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
redaktiButtwil situas sur teraso de la orienta deklivo de la montoĉeno Lindenberg. Al la komunumo Buttwil apartenas ankaŭ la setlejo Galitzi, kiu troviĝas sur teraso iom pli supre.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Buttwil limas en nordo al Boswil, en oriento al Muri, en sudoriento al Geltwil, en sudokcidento al Hitzkirch (Kantono Lucerno), en okcidento al Schongau LU (Kantono Lucerno), kaj en nordokcidento al Bettwil.
Trafiko
redaktiButtwil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la poŝtaŭtolinio de Geltwil al la stacidomo de Muri.
Apud la setlejo Galitzi situas malgranda aerodromo (ICAO-kodo LSZU) kun kurvojo kun longeco de 675 m. Apud la aeorodromo troviĝas restoracio kaj ĝi estas la sidejo de pluraj motor- kaj glitaviadilasocioj.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Buttwil datiĝas el la jaro 1160 Butwile. Ek de sia fondiĝo la Monaĥejo Muri estis la ĉefa bienposedanto en Buttwil. Per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415, Buttwil fariĝis parto de la Libera Distrikto, kiu estis komuna servuto de la membroj de la Ĵurkomunumo. Post la liberigo de Argovio fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum la tempo de la Helveta Respubliko dum mallonga tempo al Kantono Baden. Ek de 1803 ĝi apartenas al la distrikto Muri de Kantono Argovio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Buttwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)