Bystré (distrikto Vranov nad Topľou)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bystré

Bystré (hungare Tapolybeszterce [tapojbesterce]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Bystré
hungare: Tapolybeszterce
municipo
Preĝejo en Bystré
Oficiala nomo: Bystré
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Rivero Topľa
Situo Bystré
 - alteco 175 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 36″ N 21° 32′ 28″ O / 49.01000 °N, 21.54111 °O / 49.01000; 21.54111 (mapo)
Areo 13,212 km² (1 321,2 ha)
Loĝantaro 2 662 (31.12.2011)
Denseco 201,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 34
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 544094
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Bystré
Retpaĝo: www.bystre.ocu.sk
Portalo pri Slovakio
Fabriko de Bystré

Situo redakti

Bystré situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hanušovce nad Topľou-Vranov nad Topľou. La lasta urbo troviĝas je 20, Prešov je 25 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312. En 1427 20 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 14 servutulajn domojn. En 1715 5 familioj pagis impostojn. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa. En 1828 288 vilaĝanoj loĝis en 37 domoj. En 1831 la vilaĝanoj partoprenis en ribelo pro ĥolero. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Tapolybisztra, poste ĝi ricevis plenan hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tapolybeszterce 601 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bystré 2650 homoj, (2504 slovakoj, 126 ciganoj). Apud la vilaĝo fabriko pri cemento funkcias.

Vidindaĵoj redakti