Cárdenas [KARdenas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la okcidento de la regiono. La loknomo Cárdenas estas etimologie rilatebla al kardo, eble komprenebla kiel Kardejo.

Cárdenas
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26311
Demografio
Loĝantaro 132  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 2° 46′ U (mapo)42.374166666667-2.7672222222222Koordinatoj: 42° 22′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Cárdenas (Provinco Rioĥo)
Cárdenas (Provinco Rioĥo)
DEC
Cárdenas
Cárdenas
Situo de Cárdenas
Cárdenas (Hispanio)
Cárdenas (Hispanio)
DEC
Cárdenas
Cárdenas
Situo de Cárdenas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cárdenas (La Rioja) [+]
vdr
La municipa teritorio de Cárdenas, en la okcidento de la regiono.

Geografio redakti

Tiu municipo estas en la malsupra fluejo de la valo de la rivero Cárdenas en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas 2 km larĝa, kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montetoj de la dekstra bordo de la rivero.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-205 inter Badarán okcidente kaj la LR-113, inter Nájera norde kaj Baños de Río Tobía sude. Ĝi estas je 569 metroj super marnivelo.

Historio redakti

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la 10-a jarcento. Ekzemple en la dokumento nomita Voto de Fernán González: "Omnes villas de rivo de Alesanco, el rivo de Cárdenas de vertice usque ad Naxeram". En 992 la reĝo de Pamplono kaj Aragono, Sanĉo Garcés la 2-a de Navaro, Abarca, lia edzino doña Urraca Fernández kaj lia filo García Sánchez el Trémulo, donacis al la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla la lokon Cárdenas. Mencioj de aliaj donacoj estas de 1064 kaj de 1076.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 514 loĝantoj ĝis la nunaj 134.

Aktualo redakti

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo Salamanchurri ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti