Călățele
komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Călăţele)
Călățele [kələcele] (hungare: Kiskalota, germane: Kelezel) estas komunumo en Rumanio (distrikto Cluj) 15 kilometrojn sude de Huedin kaj 65 kilometrojn okcidente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 785 loĝantojn (rumanoj), en 1992 1 236 (rumanoj). En 2002 ĝi havis ĉirkaŭ 2 500 loĝantojn, plejparte rumanajn. Ĝia unua mencio skriba estas el 1408. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre apartenas al ĝi Călata, Finciu, Călățele-Pădure, Dealu Negru kaj Văleni.
Călățele | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Cluj | ||
Alinome | Kiskalota (hungare), Kelezel (germane) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 46′ N, 23° 1′ O (mapo)46.76444444444423.01Koordinatoj: 46° 46′ N, 23° 1′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 677 m | ||
Poŝtkodo | 407135 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.565 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.218 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 56470 | ||
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto