Călimănești

urbo en nuna Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Călimănești (apartigilo)

Călimănești [kǝlimǝneŝtj] estas urbo kaj akva kuracloko en la rumana distrikto Vâlcea. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 7 348 loĝantoj sur areo de 104,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km². Ĝi situas ĉe la rivero Olt, 20 km norde de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, en alteco de 260 ĝis 280 metroj super la marnivelo.[1]

Călimănești
la centra banloka "pavilono"
la centra banloka "pavilono"
la centra banloka "pavilono" [+]
Urbo
urbeto en Rumanio • kuracloko • turisma celloko
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 14′ N, 24° 21′ O (mapo)45.23916666666724.343333333333Koordinatoj: 45° 14′ N, 24° 21′ O (mapo)
Călimănești (Rumanio)
Călimănești (Rumanio)
DMS

situo de Călimănești en la distrikto Vâlcea

Alto super maro 280 m
Poŝtkodo 245600
Loĝantaro 7 348 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 167909
vdr

La urbo estas fama pro sia terma akvo, kies kuraca efiko estis konata jam en la tempo de la dakoj.

Situo redakti

La valo de Olt estas tiuregione la plej grava vojo tra la Karpatoj; ĝin sekvas la nacia vojo DN7 (E81) kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Râmnicu Vâlcea.

Călimănești situas precipe sur la dekstra (okcidenta) bordo de Olt; aliflanke situas Jiblea Veche, kiu administre apartenas al ĝi, same kiel Căciulata, Jiblea Nouă, Seaca kaj Păușa.

Historio redakti

La dakoj en tiu loko konstruis kastelon en loko hodiaŭ nomita Bivolari. La romianoj en 138 konstruis fortikaĵon nomitan Arutela, laŭ la latina nomo de Olt. En la 5-a jarcento la lando estis dividita inter la estroj Căliman, Șerban, Stoian kaj Bogdan, kiuj nomis urbojn laŭ siaj propraj nomoj; tiel ekestis la nomo Călimănești. Ĝia unua dokumenta mencio estas nur el la jaro 1388, en dokumento pri la proksima monaĥejo Cozia.

La kuracefiko de la akvo estis preskaŭ forgesita ĝis 1827, kiam vojaĝantoj raportis pri ĝi. Inter 1882 kaj 1884 ekestis la unuaj kurac-hoteloj tie kaj en la najbara Căciulata. En 1927 Călimănești ricevis la rangon de urbo.

Notoj redakti

  1. Călimănești Căciulata (HTML). Vâlcea turistica. Alirita 2015-05-25.

Eksteraj ligiloj redakti