Askorbata acido

(Alidirektita el C-vitamino)
Askorbata acido
Molekula strukturo
Pilka bastona modelo
Alternativa(j) Nomo(j)
  • Vitamino C
  • Heksuronata acido
  • Antiskorbuta vitamino
  • Acidum ascorbinicum
  • Acidum ascorbicum
Kemia formulo C6H8O6
PubChem-kodo 5785
ChemSpider kodo 10189562
CAS-numero-kodo
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ helflava solido
Molmaso 176.13 g mol−1
Smiles OC=1C(OC(=O)C=
1O)[C@@H](O)CO
Denseco
  • 1.65 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 190 °C (374 ; 463 K)
(malkomponiĝas)
Acideco (pKa)
  • 4.10 (unua hidrogeno)
  • 11.6 (dua hidrogeno)
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50)
Sekurecaj Indikoj
Sekureco S24/25
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P305+351+338, P378
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La Askorbata acidoVitamino C estas organika kombinaĵo ĉeestanta en naturo kun antioksidaj proprecoj. Ĝi estas blanka solido, sed, en nepuraj humidaj aŭ oksiditaj specimenoj de la atmosferaero ĝi povas aspekti flaveca. Same ĝi estas hidrosolvebla substanco, esenca por la homaj estuloj, antioksida, ofte uzata laŭ la askorbata formo kiu plenumas plurajn funkciojn en la homorganismo.

Ĝi estas vitala por la kresko kaj konservado de la homhistoj. Kvankam ĝi estas facile absorbita de la intestoj, ĝi ne estas enstokebla en la homkorpo, kaj estas ekskreciata per la urino ene de du aŭ kvar horoj post ingestado. Pro tio ke ĝi estas derivita el la glukozo, multaj bestoj, escepte de la homoj, kapablas produkti ilin, sed la homoj necesas ĝin kiel parto de ilia nutrado.

Aliaj vertebruloj, kiuj nekapablas produkti la askorbatan acidon estas la primatoj, kobajoj, teleosteoj, Kiropteroj kaj kelkaj birdoj, kiuj bezonas ĝin kiel dietan mikronutraĵon, iu formo de vitamino. La homa historio estas profunde influita de la Vitamino C - aŭ pli precize, de la ofta kaj ruinegiga manko de ĉi tiu grava nutraĵo.

Historio redakti

La historio de la Vitamino C estas ligita al tiu de la skorbuto, iu patologio asociita al la manko de ĉi tiu komponaĵo en la homa dieto. Ĉi-malsano estis priskribata en la "Papiroj de Eber" ĉirkaŭ 1500 a. K. kaj Hipokrato, en 420 a. K., raportis ke la soldataro estis afliktita de tiu malsano. En 400 a. K., Susruto, iu hindia kirurgo, parolis pri la ĉefaj karakterizaĵoj de la skorbuto. Dum la 1-a jarcento a. K., Vergilio priskribis la skorbuton kaj konstatis ties kuracon pere de pomomanĝado. Dum la 1-a jarcento de la kristana erao, Plinio la Maljuna (23-79), rimarkis ke la romiaj soldatoj, kiuj vivis en tiu regiono konata kiel la nuna Germanio, havis malsanon kiu kaŭzis la dentofaladon. En Ĉinio, Ŝang Ŝi, en la jaro 200 same priskribis la skorbuton[2].

Tamen, la unua kaj plej grava esploro pri la malsano okazis en majo 1747 pere de laboro de kirurgo el la brita reĝa mararmeo, James Lind (1716-1794). Li prenis 12 membrojn el la maristaro suferanta pri skorbuto kaj ilin dividis en ses grupoj po du personoj. Al po unu grupo li aldonis, krom la normalan nutroporcion, ian apartan komponaĵon, konsistigante je cidro, sulfata acido, vinagro,spicoj, herboj, marakvo, oranĝoj kaj citronoj. La rezultoj estigitaj permesis al li elmontri ke efektive ĉi tiu lasta aldonaĵo estis sukcesinta preventi la ekaperon de la skorbuto. Lind publikigis la raportojn pri siaj esploroj en 1753. En 1795, la angla mararmeo establis la aldonon de citrona aŭ limea suko en la dieto de la maristaro.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni ordinare ekuzis la vorton antiskorbuta por ĉiu nutraĵoj kiuj sukcesis malpermesi la ekaperon de la skorbuto. Inter ili, krom la citronoj, aranĝoj kaj limeoj, ali estis aldonitaj samkiel acida brasiko, salato de brasiko, malto kaj vegetalaj buljonoj. Laŭraporte, James Cook (1728-1779), en sia fama vojaĝo pri ekspluatado de la Pacifiko, faris uzon de la brasiko.

En 1912, Casimir Funk (1884-1967), sugestis, dank'al al siaj studoj pri malsanoj pro nesufiĉeco da nutraĵoj, la uzon de komponaĵoj al kiuj li nomis vitaminoj. Kvankam li studis nur la beriberon, li kredis ke ankaŭ aliaj malsanoj (inter ili la skorbuto) rilatis al la manko de specifa vitamino.

En 1921, iu antiskorbuta komponaĵo estis nomita "Vitamino C" kaj inter 1928 kaj 1933 ĝi estis izolita kaj kristaligita de Joseph Louis Svirbely (1886-1964) kaj Albert Szent-Györgyi (1893-1986), sendepende de Charles Glen King (1896-1988). En 1934, Siro Walter Norman Haworth (1883-1950) kaj Tadeus Reichstein (1897-1996), per sendependa maniero, sukcesis sintezi la vitaminon C.

En 1933, Walter Norman Haworth, kune kun Siro Edmund Hirst (1898-1975), sukcesis determini la kemian strukturon de la Vitamino C. En 1937, la hungaro Albert Szent-Györgyi ricevis la Nobel Premion pri Medicino pro siaj malkovroj rialte al la biologiaj procezoj pri brulado, aparte rilate al Vitamino C kaj al acida katalizo de la fumarata acido. En tiu sama jaro, Walter Norman Haworth ricevis la Nobel Premion pri Kemio pro siaj esploroj pri la hidratoj de karbono kaj la askorbata acido.

En 1955, John J. Burns (1920-2007) malkaŝis ke mamuloj (inklude de la homoj) ne povas estigi sian propran Vitaminon C pro manko de la enzimo L-gulonolaktono oksidazo, respondeca pri la sintezo de la molekulo de askorbata acido.

Saloj redakti

Literaturo redakti

Askorbata acido en 100 g da plantoj
Kamukamo   2000 mg Brokolo   90–115 mg Mirtelo   22 mg
Acerolo   1300–1700 mg Birdokaptista sorbuso   98 mg Ananaso   20 mg
Rozfrukto   1250 mg Papajo   60–110 mg Melono   18 mg
Hipofeo   200–800 mg Legoma spinaco   50–90 mg Terpomo   17 mg
Gujavo   300 mg Kivifrukto   80 mg Avokado   13 mg
Pimento   191 mg Frago   50–80 mg Oksikoko amerika   13 mg
Nigra ribo   189 mg Citrono   53 mg Pomo   12 mg
Petroselo   160 mg Oranĝujo   50 mg Banano   10–12 mg
Krispa brasiko   105–150 mg Ruĝa brasiko   50 mg Persiko   10 mg
Burĝonbrasiko   90–150 mg Blanka brasiko   45 mg Cepo   7 mg
Papriko   100 mg Mango   39 mg Pirarbo   5 mg
Askorbata acido en 100 g da bestoriginaj produktoj
Bova hepato
 
40 mg
Bovida hepato
 
33 mg
Lakto
 
1 mg

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Acros Organics[rompita ligilo]
  2. Vitamin History, the Early Years, Lee McDowell