Hendrik Coenraad Mees

(Alidirektita el C. MEES)

Hendrik Coenraad MEES [mes] (naskiĝis la 6-an de julio 1865 en Wildervank, mortis la 5-an de novembro 1939)[1] estis nederlanda esperantisto kaj kuracisto.

Hendrik Coenraad Mees
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1865 (1865-07-06)
en Wildervank
Morto 5-an de novembro 1939 (1939-11-05) (74-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis redaktanto de Holanda Pioniro de 1913 ĝis 1922 kaj gvidis ekzercrubrikon en Holanda Esperantisto. Li verkis libreton La kaŭzo de la senlaboreco (Genève: Universala Esperantia Librejo, 1913) kaj libreton por nederlandanoj pri malfacilaĵoj ĉe la traduko (Struikelblokjes, Hago: Centrale Esperanto-Boekhandel, 1925). Li tradukis fragmentojn el la Camera Obscura de Hildebrand de Nicolaas Beets kaj reviziis la Vortaron Nederlandan-Esperantan (Woordenboek Nederlandsch-Esperanto) de la Roterdama Esperanto-klubo Merkurio.

Verkoj redakti

 
 La aŭtoro, kiu estas sperta kaj kompetenta Esperantisto, antaŭ respondis per Nerdelanda Esperanto-gazeto al demandoj faritaj de samideanoj, kiuj renkontis malfacilaĵojn tradukante el nacia lingvo en Esperanton. La aŭtoro sisteme grupigis tiujn m alfacilaĵojn kaj eldonis ilin en bele aspektanta libreto, kiun ni rekomendas al niaj amikoj en la flandra parto de nia lando. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)
 
 La titolo de tiu bonega libreto klarigas plej trafe ĝian celon kaj ni povas aldoni ke la aŭtoro sukcese trafis tiun celon. La volumeto estas bona gvidilo por ĉiu lerninto de Esperanto: ĝi donos al li la solvon de la malfacilaĵoj plej ofte renkontataj, precipe en la komenco, dum la traduklaboroj. Al la dua eldono ni deziras same favoran akcepton kiel havis la unua. 
— Belga esperantisto n181 (mar 1930)

Referencoj redakti