Kometo C/1920 A1, ankaŭ konata kiel la Granda Januara Kometo de 1910Tagluma Kometo[1] aperis en januaro, 1910. Ĝi estis videbla nudokule kiam estis malkovrita, kaj multaj homoj malkovris ĝin samptempe. Pro sia brileco, ĝi eklipsis Venuson, kaj tre certe temas pri la plej brila kometo de la dudeka jarcento[2].

C/1910 A1
kometone-perioda kometo
Malkovro
Malkovrita de: Pluraj observantoj
Dato de malkovro: 22-a de januaro, 1910
Aliaj nomoj: 1910 I, 1910a, Granda Januara Kometo de 1910
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 2418680.5 a
Afelio: 51600 AU
Perihelio: 0.128975 AU
Granda duonakso: 25800 AU
Discentreco: 0.999995
Orbita periodo: 6.8 a
Klinangulo: 138.7812°
Lasta perihelio: 17-a de januaro, 1910
vdr


Malkovro redakti

La kometo ekbrilis subite kaj estis unue videbla nur de la suda duonhemisfero. Granda kvanto da homoj postulis al si la malkovron de la kometo, sed oni pensas ke estis unue observita de la diamantaj ministoj el Transvalo la 12-an de julio, 19010; kiam la kometo atingis videblan magnitudon de -1.

La unua astronomo kiu studis ĝin estis Robert T. A. Innes ĉe la Transvala Observatorio la 17-an de januaro.

La kometo atingis sian perihelion la 17-an de januaro kaj estis videbla nudokule eĉ dumtage. Dum la sekva perihelio ĝi estis malpli brila, sed fariĝis bela vidindaĵo ĉe la norda duonhemisfero dum krekusko.


Kometo Halley kaj la Tagluma Kometo redakti

La jaro 1910 kaptis la atencon de la medioj por la antaŭvidita reveno de la Kometo Halley, kies perihelio estis antaŭvidita por la 20-a de aprilo. La apero de la Tagluma Kometo iuj monatoj antaŭe estis surprizo, kaj kaŭzis grandan impreson al la ekspekta publiko; kiam la kometo Halley revenis denove en 1986 multaj homoj kiuj asertis vidi ĝin en la antaŭa perihelio vere parolis pri la Tagluma Kometo.


Referencoj redakti

  1. Moore, P. Space: The First 50 Years, Sterling, 2007, p.178
  2. Bortle, J. The Bright Comet Chronicles, harvard.edu, accessed 18-11-08. Comet Ikeya-Seki was reported to reach a higher apparent magnitude close to perihelion by some observers.