CBS Paramount Domestic Television
CBS Paramount Domestic Television (CPDT) estis usona kompanio de produktado por televido kiu estis formita la 17-an de januaro 2006 kaj posedata de CBS Corporation, kiu ekzistis ĉefe kiel provizora transira kompanio malmulte post la disigo de la originala Viacom (1971-2005) en la nunan "Viacom kaj CBS Corporation", kie CBS prenis la plimulton de la elsendaj televidaj aktivoj de Viacom, inkluzive de Paramount Television.
CBS Paramount Domestic Television | |
---|---|
negoco vd | |
Dum | 2006 - 2007 |
Antaŭulo | Worldvision Enterprises |
Sekvanto | CBS Media Ventures |
La kompanio distribuis televidseriojn de Desilu Productions, Paramount Television, Viacom Productions, Republic Pictures, Big Ticket Television, CBS Productions, Spelling Television, Rysher Entertainment (kaj ĝia antaŭanto Bing Crosby Productions), DreamWorks Television (antaŭ Viacom akiri DreamWorks'on), Group W Productions, siajn proprajn televidseriojn, kaj malnovajn filmaroj el Paramount Pictures, DreamWorks, Republic Pictures kaj CBS Films.
Septembre 2006, CBS Corporation anoncis ke King World kaj CBS Paramount Television kombiniĝis por formi CBS Television Distribution. CPDT retenis sian identencon por televidprogramoj ĝis septembro 2007.