Genoa

itala futbala klubo
(Alidirektita el CFC Genoa)

La sporta klubo Genoa Cricket and Football Club, kutime simple nomata Genoa CFC aŭ pli mallonge Genoa (prononco laŭ sistemo IFA ˈd͡ʒɛːnoa), estas profesia futbala kaj kriketa klubo bazita en la grandurbo Ĝenovo (itale Genova) en la regiono Ligurio de Italio. La klubo, establita la 7-an de septembro 1893, estis la plej aĝa oficiala futbalklubo en Italio nun ankoraŭ ekzistanta. Origine ĝi tamen nomiĝis Genoa Cricket & Athletic Club kaj ricevis sian nunan anglalingvan nomon nur ses jarojn poste, en 1899 - tiutempe futbalo estis moda sporto de Anglio disvastiĝantaj al multaj aliaj landoj, kaj anglalingvaj klubaj nomojn ne maloftis en plej diversaj landoj: tamen atentindas, ke la vorto Genoa en la kluba nomo prononciĝas nepre ne angle, sed itale ˈd͡ʒɛːnoa. La kluba blazono bildigas grifon sub flago de ruĝa kruco sur blanka fono: kiu flago estas la historia urba flago de Ĝenovo, kaj ne konfuzindas kun la ekzakte samaspekta flago de Anglio. La klubo agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, itale Federazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC).

Genoa
Genoa Cricket and Football Club
futbala klubo • futbalteamo
Komenco 7-a de septembro 1893 vd
Lando(j)  Italio
Sidejo Ĝenovo
Ĉefestro(j) Alberto Zangrillo • Enrico Preziosi vd
Trejnisto Alberto Gilardino
Posedata de 777 Partners vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
subtenantoj festas la revenon de la unua vira teamo de la klubo al la ĉampionado Serio A en somero 2007
jen iom pli detala bildo de iuj subtenantoj tiam

Dum sia longa historio, la unua vira teamo de la klubo gajnis la nacian ĉampionadon de futbalaj kluboj Serio A naŭ fojojn. Unuafoje ĝi triumfis en la inaŭgura ĉampioneco de 1898 kaj la lasta fojo estis en 1923-24. Ili ankaŭ gajnis la nacian pokalan ĉampionadon Coppa Italia unufoje. Historie, la klubo estas la kvara plej sukcesa itala klubo laŭ venkoj de ĉampionecoj. Ekde somero 2007 ĝi denove partoprenas en la futbalsezona nacia ĉampionado de futbalaj kluboj Serio A. Sian stadionon la klubo dividas kun la samurba klubo Sampdoria Genova.

Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Alberto Gilardino.

Eksteraj ligiloj redakti