Choe Taesok

(Alidirektita el CHOE Taesok)

CHOE Taesok - ankaŭ latinliterigata CHOI Dae Suk (koree 최대석), naskiĝis lunkalendare la 16-an de februaro 1962 en Gjongbuk, Koreio - estas korea esperantisto, ĵurnalisto, ĉiĉerono, korealingva lektoro de la Vilna universitato, eklezia Espertanto-tradukisto de ŭonbulismo, prizorganto de ĝia oficiala esperantlingva retejo, korespondanto de pluraj koreaj televidoj kaj radioj kaj de koreaj gazetoj. Li loĝas en Vilno, Litovio. Li esperantistiĝis en 1981.

Choe Taesok
Persona informo
Aliaj nomoj Ŝtonego
Naskiĝo 16-an de februaro 1962
en Gjongbuk, Koreio
Lingvoj Esperanto
Nacieco koreo
Ŝtataneco Sud-Koreio
Okupo
Okupo Ĵurnalisto, tradukisto, lektoro, ĉiĉerono
Esperanto
Tradukis en Esperanton Sanktaj libroj de ŭonbulismo
Aliaj aktivaĵoj vidu en la artikolo
Esperantistiĝis en 1981
vdr

Magistro pri publika administrado ĉe la universitato Dankook en Seulo (1986).

Magistro pri esperantologio ĉe la universitato ELTE en Budapeŝto (1997): Aljuĝita por Stipendio Ivo Lapenna en 1999.

Korespondanto de la sudkorea ŝtata televido KBS (한국방송공사; Hanguk Bangsong Gongsa, 2001-nun) kaj de la semajngazeto Donga (2001-nun). Korespondanto de Korea Telecom Hitel (1998-2001) kaj de la korea televido YTN (Yonhap Televidaj Novaĵoj). Blogisto de http://blog.chojus.com.

Prezidanto de Korea Esperanto-Junularo (1989-1990). Komitatano A de TEJO (1989-1990). Prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (1985-1993). Redaktoro de la revuo La Espero el Koreio (1987-1994). Vojaĝinto dumtrijara en Eŭropo per Esperanto (1990-1993). Redaktoro de KEA-organo La Lanterno Azia (1995-1996). Ĝenerala sekretario de Korea Esperanto-Asocio (1993-1996). Trifoje LKK-ano: la 79-a UK en Seulo en 1994, la 90-a UK en Vilno en 2005 kaj la 102-a UK en 2017. Retejestro de Litova Esperanto-Asocio.

Redaktis:

"Zamenhof Malpravis en Kvieta Mateno" (1995)

"Verkoj de Elpin" (2004)

"LEE Chong-Yeong, gvidanto nia" (2009)

"Uyang HAN Moo-hyup" (2015)

"Meandro" (2004) - la ĉiutaga gazeto de BET en Litovio

"La Vilna Sonorilo" (2005) - la ĉiutaga gazeto de la UK en Vilno

"Sagisto" (2007) - la ĉiutaga gazeto de BET en Litovio

"Fera Lupo" (2008) - la ĉiutaga gazeto de TEĴA en Litovio

"La Verda Kandellumo" (2017) - la ĉiutaga gazeto de la UK en Seulo

"Lumturo" (2023) - la ĉiutaga gazeto de BET en Litovio

Tradukis:

Kovrilpaĝo de la sankta libraro de ŭonbulismo

"Vastas la Mondo, Multas Laboro" (1998)

"La Sankta Instruo de Ŭonbulismo" (1998)

"La Ĝongsana Instruo" (2000)

"Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" (2003)

"La Himnaro de Ŭonbulismo" (2006)

"La Ritaro de Ŭonbulismo" (2016)

"La Historio de Ŭonbulismo" (2016)

"La Esenca Skribaro de la Budho kaj Patriarko" (2016) - interalie, La Diamanta Sutro, La Kora Sutro

"Komentario pri la Metodo de Sidmedito en la Fundamenta Instruo" (2017)

"La Desana Instruo" (2019)

"Korea Kantaro en Esperanto" (2022) - 122 koreaj kantoj + 18 diverslandaj kantoj

Pli ol 50 koreaj poemoj

Pli ol 30 koreaj rakontoj

Verkis:

리투아니아에서의 생활

"Litovio, la Centro de Eŭropo" (2011, en la korea)

Premiiĝis

Stipendio "Ivo Lapenna" 1999

3a poezia premio de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021

Eksteraj ligiloj redakti