Costa e Silva

(Alidirektita el COSTA e SILVA)

Artur da COSTA e SILVA (naskiĝis la 3-an de oktobro 1902 en Taquari, mortis la 17-an de decembro 1969 en Rio-de-Ĵanejro) estis la plej akra diktatoro de Brazilo. Li estis prezidento de Brazilo de 1967 ĝis 1969.

Costa e Silva
Persona informo
Artur da Costa e Silva
Naskiĝo 3-an de oktobro 1899 (1899-10-03)
en Taquari, Suda Rio-Grando, Respubliko de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo
Morto 17-an de septembro 1985 (1985-09-17) (85-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro, Rio-de-Ĵanejrio,  Militista diktaturo en Brazilo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Academia Militar das Agulhas Negras vd
Partio Nacia Renoviga Alianco vd
Subskribo Costa e Silva
Profesio
Okupo politikistomilitistodiktatoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Costa e Silva dekretis la AI-5, leĝo kiu legitimigis ĉiujn diktatorajn agojn.

Costa e Silva estis brila lernanto de militaj lernejoj de Porto Alegre kaj Realengo (Rio-de-Ĵanejro). Li iĝis oficiraspiranto en 1921, kaj dua klasa leŭtenanto en 1922, kiam li patoprenis ribelon de la 1-a Infanteria subbataliono. Li studis strategion en Usono en 1944. Li iĝis generalo en 1952 kaj unua klasa generalo en 1961.

João Goulart formovis lin el komando de 4-a Terarmeo pro lia troa aŭtoritareco en 1963. Li aktive partoprenis de puĉo kontraŭ Goulart kaj fariĝis Ministro de Milito de Humberto de Alencar Castello Branco. Li estis trudita kiel prezidento de armeo al parlamento la 3-an de oktobro 1966, kaj enoficiĝis la 15-an de marto 1967.

En aŭgusto 1968, deputito Márcio Moreira Alves rekomendis, en parlamento, ke knabinoj ne plu dancu kun studentoj de milita lernejo, kiel protesto kontraŭ la milita registaro. La prezidento kunvokis la "Konsilantaron pri Nacia Sekureco" kaj dekretas la institucian agon 5 (AI-5), kiu permesas al li malfermi la parlamenton kaj abrogacii rajton.

Dum lia diktatoreco, multaj homoj estis arestitaj, mortigitaj kaj ekzilitaj pro politikaj kialoj.

Li suferis cerban trombozon la 31-an de aŭgusto 1969 kaj estis anstataŭigita de triumviraro de generaloj. Li mortis baldaŭ poste, la 17-an de decembro.

Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste:
Humberto de Alencar Castello Branco1967–1969Milita Junto de 1969