CSS

normo por priskribi la aspektigon aŭ prezentadon de interretaj dokumentoj
Por samtitola artikolo vidu la paĝon CSS (apartigilo).

CSS, aŭ laŭtemaj stilfolioj estas normo por priskribi la aspektigon aŭ prezentadon de interretaj dokumentoj. Ĝia nomo estas mallongigo de la angla termino Cascading Style Sheets, laŭlitere “kaskadaj stilfolioj”. Venko de CSS estas disigi la enhavo de dokumento de ĝia etoso.

CSS
dosierformo • programlingvo vd
Dum 17-a de decembro 1996 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Ekzemple, la HTML-elemento <h1> indikas, ke tekstobloko estas titolo, kaj ke ĝi estas pli grava ol <h2>-tekstobloko. HTML permesas kromajn atributojn ene de la malferma markilo por specifigi aranĝon aŭ aspekton, ekzemple koloron kaj grandecon. Tamen, ĉiu <h1>-markilo devas enhavi ĉi tiun informon, se oni deziras koheran grafikan aspekton ĉe paĝo, kaj krome homo, kiu legas la paĝon per retumilo, perdas regadon pri la aspektigo de la teksto.

Kiam oni uzas CSS, la markilo <h1> ne devas doni informon pri kiel aspektigi la tekstoblokon; ĝi anstataŭe nur markas la strukturon de la dokumento. Tiam apartaj stilaj informoj specifigas, kiel montriĝos <h1>: koloro, tiparo, grandeco, kaj ankaŭ nevida aranĝado, ekzemple la rapideco, je kiu paĝo estas voĉlegata per ekranlegilo.

Stilfolio povas esti aŭ kunligitaj en aparta dokumento aŭ metitaj en la HTML-dokumento mem. Unu HTML-dokumento povas alvoki plurajn CSS-dokumentojn.

Avantaĝoj de CSS estas:

  • aspektigaj informoj por tuta retpaĝaro troviĝas en unu loko, kaj povas esti ĝisdatigitaj rapide kaj facile
  • malsamaj uzantoj povas havi malsamajn stilfoliojn: ekzemple kaj ekranlegilo kaj grandaj tiparoj, retumiloj ebligas al uzantoj specifigi propran, lokan stilfolion por apliki al ĉiu HTML-dokumento vidata
  • HTML-dokumentoj estas pli klaraj kaj facile kompreneblaj

Estas kelkaj versioj: CSS1 kaj CSS2, kaj CSS3 estas prilaborata ĉe la World Wide Web Consortium aŭ W3C. Lastatempaj retumiloj bone subtenas la versiojn CSS1 kaj CSS2, sed CSS3 estas nur parte realigita en la plej lastaj retumiloj.

Rekomendoj redakti

CSS1 redakti

CSS nivelo 1 estis unue eldonita en 1996[1]:

  • Tiparoj
  • Koloroj malfonaj kaj fonaj
  • Tekstaj ecoj
    • spacigo inter vortoj
    • teksto-ĝisrandigo
  • Skatolaj ecoj
    • Marĝenoj
    • Limoj
    • remburado
  • Klasifikaj propraĵoj
    • vidigo
    • listoj

CSS2 redakti

CSS nivelo 2 estis unue eldonita kiel rekomendo en 1998[2]: Pri la relativaj kaj absolutaj lokadoj de elementoj.

CSS3 redakti

CSS3 estas ankoraŭ prilaborata. Ĝi estas apartigita en pluraj moduloj, ĉiu modulo aldonante novan kapablon aŭ etendante konduton difinitan en CSS2, sed konservante retrokongruon.

Pro la moduligo, malsamaj moduloj havas malsamajn stabilecon kaj subtenon. Laŭ 2017, estis preskaŭ 100 CSS-moduloj eldonitaj de la CSS-laborgrupo[3], inkluzive de CSS4-moduloj.

Referencoj redakti

  1. Cascading Style Sheets, level 1 (angle). World Wide Web Consortium (1996-12-17). Arkivita el la originalo je 1997-07-26. Alirita 2017-11-20.
  2. Cascading Style Sheets, level 2: CSS2 Specification (angle). World Wide Web Consortium (1998-05-12). Arkivita el la originalo je 2000-08-15. Alirita 2017-11-20.
  3. CSS current work & how to participate: CSS Specifications (angle). World Wide Web Consortium (2017-09-08). Arkivita el la originalo je 2017-10-17. Alirita 2017-11-20.

Eksteraj ligiloj redakti