Cañizal estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Cañizal estas tradukebla maletimologie al Kanejo kaj etimologie rilata eble al tola kovrilo de ĉaroj.

Cañizal
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 423  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 5° 22′ U (mapo)41.167777777778-5.37Koordinatoj: 41° 10′ N, 5° 22′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 35,29 km² (3 529 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañizal (Provinco Zamoro)
Cañizal (Provinco Zamoro)
DEC
Cañizal
Cañizal
Situo de Cañizal
Cañizal (Hispanio)
Cañizal (Hispanio)
DEC
Cañizal
Cañizal
Situo de Cañizal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañizal [+]
vdr
Ermitejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,3 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 428 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villaescusa, Fuentelapeña, Castrillo de la Guareña, Torrecilla de la Orden (provinco Valladolid), Parada de Rubiales (provinco Salamanko), Vallesa de la Guareña, Espino de la Orbada (provinco Salamanko), Cantalpino (provinco Salamanko)kaj Vallesa de la Guareña.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ekzemple dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo, ĉar la nomita Batalo de Arapiles okazis en Cañizal.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto) kaj brutobredado (bovoj kaj porkoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti