Cañizo (Zamora)

(Alidirektita el Cañizo de Campos)

Cañizo de Campos [kaNJIzo deKAMpos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Cañizo de Campos estas etimologie tradukebla al Kanejo de Kampoj, alude al kanejoj de la tieaj riveroj, kiuj eble utilis por konstrui la unuajn loĝejojn.

Cañizo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49128
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 5° 30′ U (mapo)41.768333333333-5.5033333333333Koordinatoj: 41° 46′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 673 m [+]
Areo 41,85 km² (4 185 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cañizo (Provinco Zamoro)
Cañizo (Provinco Zamoro)
DEC
Cañizo
Cañizo
Situo de Cañizo
Cañizo (Hispanio)
Cañizo (Hispanio)
DEC
Cañizo
Cañizo
Situo de Cañizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañizo [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Ruinoj de muelejo.
Urbodomo.
Rivero Valderaduey ĉe Cañizo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 42,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 220 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 40 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado en 9-a jarcento, eble fare de mozaraboj; en la 10-a jarcento estis loĝloko Toldanos (Toledanoj) alude al mozaraboj venintaj el Toledo. Tiam ĝi apartenis al la teritorio de Villalpando ĝis la 18-a jarcento. Plej frua mencio estas de la jaro 940.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti