Caabi el-Yachroutu Mohamed

komora politikistio

Caabi el-Yachroutu Mohamed (naskiĝis en 1948) estas eksa komora politikisto. Li estis la ĉefministro de la Komoroj de la 29-a de aprilo 1995 ĝis la 27-a de marto 1996. La politikisto en tiu pozicio anstataŭis la antaŭan ĉefministron Halifa Humadi. Samtempe li iĝis oficanta prezidanto de la Komoroj de la 5-a de oktobro 1995 ĝis la 26-a de januaro 1996, kaj de 2002 ĝis 2006 ankoraŭ funkciis kiel vicprezidanto.

Caabi el-Yachroutu Mohamed
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1950 (1950-03-23) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Komoroj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr