Caazapá

urbo de Paragvajo

Caazapá (jen hispane, gvaranie Ka'asapa) estas urbo de Paragvajo. Ĝi estas la administra centro de la samnoma departemento Caazapá, unu el 17 departementoj de Paragvajo, kiuj kun la Ĉefurba Distrikto de Asunciono konsistigas la ŝtatan teritorion. La urbo situas en la sudo de la lando, borde de la rivero Parano, kiu tie konsistigas la limon al Argentino.

Caazapá
municipo de Paragvajo

Flago

Flago
Administrado
Lando  Paragvajo
Departemento departemento Caazapá
Poŝtkodo 5600
Demografio
Loĝantaro 23 996  (2002)
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 12′ S, 56° 22′ U (mapo)-26.1965-56.36826Koordinatoj: 26° 12′ S, 56° 22′ U (mapo)
Alto 153 m [+]
Areo 804 km² (80 400 ha) [+]
Caazapá (Paragvajo)
Caazapá (Paragvajo)
DEC
Caazapá
Caazapá
Situo de Caazapá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caazapá [+]
vdr

La nuna loĝloko fondiĝis en 1607 per la hispandevena franciskana monaĥo Luis de Bolaños, kiam en tiu loko troviĝis roka fonto nomata „Ykua Bolaños“, ĉirkaŭ kiu poste konstruiĝis la urba parko. La nomo devenas el la gvarania lingvo, kaj estas mallongigo de la vortumo „Ka'aguy jehasapa“, kiu signifas "malantaŭ la arbaro".