Cabañas de Ebro [kaBAnjas dEbro] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Cabañas de Ebro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50638
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2023) [+]
Loĝdenso 57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 1° 10′ U (mapo)41.7945931-1.1624759Koordinatoj: 41° 48′ N, 1° 10′ U (mapo) [+]
Alto 219 m [+]
Areo 8,52678 km² (8 52. 678 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas de Ebro (Provinco Zaragozo)
Cabañas de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Cabañas de Ebro
Cabañas de Ebro
Situo de Cabañas de Ebro
Cabañas de Ebro (Hispanio)
Cabañas de Ebro (Hispanio)
DEC
Cabañas de Ebro
Cabañas de Ebro
Situo de Cabañas de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas de Ebro [+]
vdr

Geografio redakti

Cabañas de Ebro estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion inter Figueruelas sude kaj Torres de Berrellén norde, borde de la meandro de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Cabañas de Ebro mem estas je 32 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 219 msm ĉe la rivero Ebro. Sude de la loĝloko ĉe Pedrola estas la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) inter tute apuda Alagón sudoriente kaj Gallur nordokcidente. Estas ankaŭ fervojo kaj fervoja stacio.

Historio redakti

La plej antikvaj restaĵoj de loĝado estas la nomita Cementerio de los Moros (Tombejo de la Maŭroj), sed fakte el castellum de romia vilao, parto de iama riverhavena komplekso. La araboj lasis irigacian reton kaj uzis defendokastelon. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. En diversaj dokumentoj aperis diferencaj literumadoj kiel Cabanyas, Cabannas, Cabammyas, Capannas kaj Capambis.

Cabañas de Ebro demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Cabañas de Ebro oni malaltiĝis ĝis nunaj 491 loĝantoj.

Ekonomio redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio ekster la loko, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en apuda Figueruelas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti