Cabañas de Sayago

Cabañas de Sayago [kaBAnjas desaĜAgo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco, sed kun trajtoj komunaj al tiu kaj al la najbara Tierra del Vino, kun kiu kunhavas pejzaĝon kaj produktadon de vino laŭ devennomigo Tierra del Vino de Zamora. Cabañas estas tradukebla etimologie al Kabanoj plej verŝajne rilate al tiuj de paŝtistoj. Du kabanoj videblas en la maldekstra duono de la blazono, dum en la dekstra videblas grapolo alude al la vinproduktado.

Cabañas de Sayago
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49709
Demografio
Loĝantaro 139  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 5° 47′ U (mapo)41.333055555556-5.7905555555556Koordinatoj: 41° 20′ N, 5° 47′ U (mapo) [+]
Alto 771 m [+]
Areo 49,77 km² (4 977 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas de Sayago (Provinco Zamoro)
Cabañas de Sayago (Provinco Zamoro)
DEC
Cabañas de Sayago
Cabañas de Sayago
Situo de Cabañas de Sayago
Cabañas de Sayago (Hispanio)
Cabañas de Sayago (Hispanio)
DEC
Cabañas de Sayago
Cabañas de Sayago
Situo de Cabañas de Sayago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas de Sayago [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 49,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 152 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Villanueva de Campeán kaj Pereruela, sude kun Mayalde, oriente kun Peleas de Arriba, kaj okcidente kun Peñausende.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti