Nacia Parko Cabañeros

(Alidirektita el Cabañeros)

La Nacia Parko Cabañeros (Cabañeros [kabanjEros] = Kabanejoj, Kabanistoj) estas unu de la 14 naciaj parkoj[1] kiu ekzistas en Hispanio, así como una Protektita birda areo (ZEPA, Zona de Especial Protección para Aves) kaj Loko de Komunuma Gravo (LIC).

Nacia Parko Cabañeros
nacia parko de Hispanio • protektata areo [+]

Koordinatoj39° 23′ 47″ N, 4° 29′ 14″ U (mapo)39.396388888889-4.4872222222222Koordinatoj: 39° 23′ 47″ N, 4° 29′ 14″ U (mapo)
Areo408,75 km² (40 875,11478 ha) [+]

Nacia Parko Cabañeros (Provinco Ciudad Real)
Nacia Parko Cabañeros (Provinco Ciudad Real)
DEC
Nacia Parko Cabañeros
Nacia Parko Cabañeros
Lokigo de Provinco Ciudad Real en Hispanio
Map
Nacia Parko Cabañeros
Vikimedia Komunejo:  Parque nacional de Cabañeros [+]
vdr
Montoj de Toledo, ĉefa montaro de la parko kiu karakterizas la tipan geologion de Cabañeros.

Ĝi troviĝas en granda bieno de la provincoj de Ciudad Real kaj Toledo. La bieno havis ĉirkaŭan etendon de 15,000 hektaroj (150 km2). La termino "Cabañeros" aperas dokumente jam almenaŭ el la 16-a jarcento. Tiu granda bieno famiĝis el 1983 kiam oni sciis, ke ĝi estos Pafejo de la Aerarmeo (Trejnejo). Post lukto de kvin jaroj kie partoprenis ekologiistoj, pacifistoj, loĝantoj kaj politikaj grupoj en 1988 la hispana registaro deklaris tiun teritorion kiel Natura Parko. Poste oni deklaris ĝin kiel Nacia Parko, kaj ampleksiĝis al aliaj bienoj, kiaj Los Navalucillos en 2005. La bineo Cabañeros estis posedo de la familio de ŝipposedantoj Aznar.

Situo redakti

Ĝi troviĝas inter la nordokcidento de la provinco de Ciudad Real kaj la sudoriento de tiu de Toledo. En la komarko de Montes de Toledo (Montoj de Toledo), ĝi situantas inter la montaroj de Rocigalgo kaj Chorrito, norde, kaj la montaro de Miraflores sude. Du alfluantoj de la rivero Gvadiano, nome Bullaque kaj Estena, estas la ĉefaj riveroj de la Nacia Parko de Cabañeros.

La Nacia Parko Cabañeros estas komponata el sep vilaĝoj kiuj kunformas ties areon, apartenantaj al la provincoj de Ciudad Real kaj Toledo. En la Ciudad Real, tiuj vilaĝoj estas Alcoba de los Montes kaj ties submunicipo Santa Quiteria, Horcajo de los Montes, Navas de Estena kaj Retuerta del Bullaque kaj ties submunicipoj Pueblonuevo de Bullaque (kie situantas la oficejo de la parko) kaj El Molinillo, kaj en la Toledo estas Hontanar, Los Navalucillos kaj ties submunicipoj Los Alares, Valdeazores kaj Robledo del Buey.

La vilaĝoj ĉirkaŭaj al la Nacia Parko Cabañeros havis dumjarcente vivmanieron ligatan al tradicioj kiaj brutobredado, karbofarado aŭ abelbredado; el la 12-a jarcento al la 18-a jarcento oni malpermesis aliajn dediĉojn ĉar apartenis la Montoj de Toledo al la propra urbo de Toledo.

Kurioze en la preciza antipodo troviĝas la Nacia parko Tongariro, en Novzelando.

Municipoj de la parko redakti

Referencoj redakti

  1. http://reddeparquesnacionales.mma.es/parques/index.htm Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine Parques nacionales españoles, Ministerio de Medio Ambiente.