Cabo de Santo Agostinho

Cabo de Santo Agostinho estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato Pernambuko.

Blazono de Cabo de Santo Agostinho
Flago de Cabo de Santo Agostinho

Bazaj informoj redakti

 
Cabo de Santo Agostinho en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Marbordo ĉe Cabo de Santo Agostinho
 
Strando en Cabo de Santo Agostinho

Cabo de Santo Agostinho situas en orienta parto de la lando laŭ Atlantiko. Recife troviĝas 35 km.

Historio redakti

La unua portugala ŝipo alvenis en 1500, kelkaj kredas, ke trovinto de Cabo de Santo Agostinho estis Pedro Álvares Cabral dum aliaj kredas, ke temas pri la hispano Vicente Yáñez Pinzón. Vilaĝo estis fondita en 1536, la regiono iĝis signifa bazo de sukerkanoj. En 1631 fortikaĵo konstruiĝis, ĉar nederlanda invado okazis inter 1630-1654. La komunumo estis integrigita kiel urbo en 1811.

Ekonomio redakti

Cabo de Santo Agostinho havas internacian havenon (Suape), ties trafiko estas la ĉefa enspezo por la urbego. En la 21-a jarcento strandoj de la urbego tiras multe da turistoj.

Klimato redakti

Cabo de Santo Agostinho havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte inter marto kaj julio. La jara averaĝa temperaturo estas 25  °C, tio varias inter 20-29  °C.

Vidindaĵoj redakti

 
Ŝipo en la haveno

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti