Cabrera

unu el la plej etaj el la Balearaj insuloj
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Cabrera [kaBREra] ('Kapra Insulo') estas unu el la plej malgrandaj el la Balearaj insuloj apartenantaj al Hispanio. Ĝi situas sude de Majorko en la Mediteranea Maro kaj estas la plej granda el pluraj rokaj antaŭinsuletoj sude de la la insulo Majorko. Administre, la insularo Cabrera apartenas al la majorka ĉefurbo Palma de Majorko, specife al la distrikto Centro aŭ la urba zono Ciutat Antiga. Militistigo ekde 1916 ebligis la konservadon de la ekosistemo ĝis nuntempe, kaj ĝi apartenas el 29a de Aprilo 1991 al martera nacia parko Archipiélago de Cabrera, pere de la Leĝo 14/1991.

Cabrera
Loko de Cabrera en la Balearoj
Loko de Cabrera en la Balearoj
insulo
Akvejo Mediteranea Maro
Insularo Balearaj insuloj
Geografia situo 39° 9′ N, 2° 57′ O (mapo)39.1419442.945833Koordinatoj: 39° 9′ N, 2° 57′ O (mapo) f1
Cabrera (Balearoj)
Cabrera (Balearoj)
DEC
Cabrera
Cabrera

Map

vdr
Haveno de Cabrera.

Historio redakti

La nomo ('Kapra Insulo' aŭ 'Kaprejo') rilatas al naturaj kaproj kiuj vivis en la insulo, nuntempe malaperintaj. Estas onidiroj, ke la kartagano Hanibalo naskiĝis en unu el la insuletoj de la insularo nome Conejera. Alia legendo temas pri mezepoka monaĥejo kiu estis fermita pro maldeca vivo de siaj monaĥoj. En la 14-a jarcento oni konstruis gvatokastelon por eviti, ke islamaj piratoj uzu ties naturan havenon kontraŭ Majorko.

 
Kastelo de Cabrera.

Koncentrejo redakti

Ekde 1808 okazis la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj post la hispana venko en la Batalo de Bailén, multaj francaj soldatoj estis kaptitaj kaj malliberigitaj (ĉirkaŭ 18 000) kaj suferis tre diversan estontecon. La oficiroj estis resenditaj al Francio, ke ili suferis la koleron de Napoleono. Grupo de ĉirkaŭ 4000 militprizonuloj estis portitaj al Kanarioj, kie multaj integriĝis. Sed la plej parto (ĉirkaŭ 9000) estis portitaj al Cabrera, post malsukceso de interŝanĝo kontraŭ hispanaj militprizonuloj. Jam survoje el la 9a de Aprilo 1809 el Kadizo startis penoj pro troa amasigo kaj malbona veteroj, kio rezultis en malsanoj. Tiel Cabrera iĝis la unua koncentrejo de la historio.[1]

En la insulo estis nek ajna manĝo nek ajna ŝirnejo kaj la prizono estis la insulo mem. Malmultaj manĝaĵoj estis liverita el Majorko ĉiun kvaran tagon, sed foje vetero malpermesis eĉ tion; iam la malsategaj prizonuloj atakis malsukcese la boaton kaj la liveristoj malakceptis reveni, kio rezultis en preskaŭ tri monatoj sen manĝoliverado. Okazis malsatego kaj eble kanibalismo kaj koprofagio[2]. Tiu situacio finiĝis en 1814 post pactraktato. El ĉiu kvaropo da prizonuloj mortis tri kaj survivis nur ĉirkaŭ 3600 personoj el 9000 alvenintoj, inter kiuj kelkaj alportitaj el aliaj napoleonaj militoj, kiuj suferis samajn malfacilaĵojn. Tiu historio estis la temo de romano "Cabrera" de Jesús Fernández Santos.

Poste redakti

Dum la 19-a jarcento la insulo estis privata posedo kaj en 1916 estis ŝtatigita kadre de la Unua Mondmilito kaj ebla uzado fare de germanaj submarŝipoj. Tiu ŝtatigo rezultis en longdaŭra proceso kiu finfine estis malsukcesa por iamaj posedantoj. En tiu epoko kunvivis eta militista roto kaj familio de kamparanoj kiu kultivis vitejon. Kadre de la Hispana Enlanda Milito inter julio kaj aŭgusto 1936 okazis diversaj konfliktoj kaj mortigoj, dum Majorko jam estis teritorio de frankistoj dum Menorko de respublikanoj.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj militistoj ankoraŭ faris trejnpafoperacojn, troa fiŝkaptado dekonigis la naturajn resursojn, eksterleĝaj fi-arkeologoj rabadis havaĵojn de dronintaj antikvaj ŝipoj kaj eĉ pli malbone riĉuloj svarmis per siaj distroŝipoj rompante la iaman trankvilecon de la natura areo. Sekve estiĝis protestoj de ekologiistoj kiuj rezultis en demarŝoj de la regiona parlamento en 1987 kaj la deklaro de nacia parko protektita en 1991, spite fortajn kontraŭstarojn de la riĉaj ŝipposedantoj, de parto de la reganta socialisma partio kaj ŝajne eĉ de la tiama reĝo mem.[3]

Notoj redakti

  1. SMITH, Denis. Els presoners de Cabrera, Lleonard Muntaner. ISBN 84-96242-04-8
  2. Las tropas francesas vuelven a Cabrera Alirita la 14an de Marto 2022.
  3. Joan Mayol, "Cabrera, la historia de un éxito", Quercus, 363, Majo 2016, pp. 10-11.

Bibliografio redakti

  • Jesús Fernández Santos (1981). Cabrera. Plaza & Janés.
  • Pellisier y Phelipieau (1990). Los franceses en Cabrera. Aucadena.

Eksteraj ligiloj redakti